Unuaj laboriloj

Ĉi tiu artikolo unue aperis en Usona Esperantisto,  la bulteno de Esperanto-USA. [ligilo]

Jen ofta demando, kaj eble la plej tikla, de komencantoj en la metio de lignoprilaboro:

“Kiujn laborilojn mi bezonas por prilabori lignon?”

Por ĝenerala lignoprilaboro oni bezonas modestan kolekton de malmultekostaj laboriloj. Ili ne devas esti tutnovaj, sed almenaŭ taŭgaj kaj bonstataj. Tiaj laboriloj estas fojfoje troveblaj brokante ĉe bazaroj, aŭ en reklamoj ĉe retejoj kiel Craig’s List.

Senelektraj laboriloj

Faldmezurilo

Ortilo

Unue, oni devas havi laborilojn por precize mezuri kaj desegni la diversajn erojn de projekto: mezurilon (ekz. faldmezurilon aŭ mezurbendon), ortilon, kaj kelkajn krajonojn.

Kompleto de manaj ŝraubiloj por fendokapaj kaj krucfendaj ŝraŭboj.

Gravaj estas iloj por kunfiksi tabulojn per najloj kaj ŝraŭboj: la kutima ĉarpentista martelo, kaj ankaŭ baza kompleto de manaj ŝraŭbiloj por projektoj kiuj bezonas nur kelkajn mallongajn ŝraŭbojn.

Ŝlifpapero

Ŝlifpapero.

Egale havendaj estas la provizoj: gluo, ŝraŭboj kaj najloj por kunfiksi, ŝlifpapero de diversaj gradoj por glatigi, kaj oleojfarboj por finpretigo de projektoj.

Bendokrampo tenanta kadron por pentraĵo.

Ne eblas havi tro da krampoj, sed komence oni bezonas nur almenaŭ du. Ne vere gravas la stilo, sed ili devas esti fortaj kaj havi kapablon malfermiĝi ĝis ses coloj (15 cm). Por ĉiu sekva projekto eble oni volos aĉeti pli da krampoj – estas plej utile akiri ilin duope. Depende de la projekto, tre utila povas esti bendokrampo. Por mezgrandaj skatoloj ĝi estas nepra!

Mallonga trapeza segilo.

Gersegilo kun gersegujo.

Multfoje oni bezonos fari nur unu-du tranĉojn kaj ne volas startigi segmaŝinon por tia malgranda tasko, do mi rekomendas du senelektrajn segilojn. La unua estas mallonga trapeza segilo, utila por multspecaj tranĉoj. Ĝi egale facile segas laŭlonge aŭ transverse. La dua havas fajnan dentaron kaj estas ofte uzata por fari oblikvajn, transversajn tranĉojn (aŭ gerojn) helpe de speciala kesto. En Esperanto la segilo nomiĝas gersegiloferdorsa segilo, kaj la kesto gersegujogersega kesto.

Ĉiziloj.

Oni trovos multan utilon en malgranda kolekto de ĉiziloj. Ili estos bezonataj se oni progresos al la farado de morteza aŭ hirundvosta juntado. (Vidu n-ron 2016:6 por priskribo de juntoj.)

Faldebla stablo.

Ne forgesu la laborstablon! En la komenco oni povas uzi porteblan, faldeblan stablon aŭ lignopanelon sur du segbokoj, sed finfine oni bezonos konstrui apartan stablon.

Elektraj laboriloj

Elektra borilo.

Man-tenebla, elektra borilo estas tre utila por bori truojn kaj turni ŝraŭbojn. Nepre aĉetu borilon kun ŝanĝeblaj rapidoj kiu turnas ambaŭdirekte.

Saltsegilo.

Saltsegilo estas utila por komencanto. Ĉefe oni uzas ĝin por fari kurbojn, sed kun zorgo oni povas fari pli-malpli rektajn liniojn. Ekzistas multaj specoj de interŝanĝeblaj klingoj kiuj taŭgas por tabuloj de diversaj materialoj kaj dikecoj.

Surstabla ronda segilo.

Eble la plej multekosta elektra ilo estas la surstabla ronda segilo. Kvankam la ĉefa uzo estas segi tabulojn laŭlonge, malmultekosta segilo povas precize segi orte kaj oblikve per hejmfaritaj helpiloj, ekzemple orta glitkesto aŭ bevela glitplato. Se oni ne volas unue elspezi monon por tia surstabla segilo, eblas fari samspecajn tranĉojn per ronda segilo kiun oni tenas mane.

Elektra ŝlifilo.

Krom se oni vere ĝuas tedan laboron, oni bezonas almenaŭ unu ŝlifilon. Se ĝi estas la sola, kiun oni povas aĉeti, mi rekomendas aparaton kiu rotacias tra vagantaj elipsoj. Angle ĝi nomiĝas random orbital sander; en Esperanto mi nomas ĝin “vag-rotacia ŝlifilo”. Tamen estas multe da helpo en simplaj ŝlifbloko kaj ŝlifpapero.

Por eĉ pli serioza lignoprilaboro

Bormaŝino.

Se oni posedas domon aŭ emas esti memfaranto, oni eble jam havas la plejparton el tiuj iloj. Por fariĝi pli serioza en la metio, oni eble volos plibonigi sian ilaron per aĉeto de pli multekostaj aparatoj.

Bendsegilo.

Unu el tiuj estas bormaŝino – efektive borilo muntita sur propra stablo – kiu tre utilas por precize fari truojn.

Alia tre utila sed ne nepre necesa ilo estas bendosegilo. Ĝi helpas pli facile kaj precize fari serpentajn tranĉojn per pli sekura rego de la laborpeco.

Kavigilo.

Legi plu

Jen ludilo, laborilo, matematikaĵo!

1509746-438x

[Also in English]

Jen umo kiun mi provizore nomas Oval-desegnilon de Arkimedo. (Anglalingve ĝi nomiĝas Trammel of Archemedes.)  Mi faris ĝin kiel Kristnaska donaco por mia juna nevo. Li emas esti farema do mi pensas ke ĉi tiu servos al du celoj.  Ĝi estas ludilo kaj matematika ilo.

trammel_of_archimedes_small_white

Jen kiel la partojn moviĝas.

Mi faris ĝin el mia stoko de malmultiĝanta stoko de juglanda ligno kaj kelkaj desegaĵoj de blanka kverkoligno kiun mi iam trovis sur la stratoflanko. La latunaj alfiksaĵoj donas finecon al ĝi.

Legi plu

Fari fret-dolcimeron, parto 7a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Sur la nevidotan facon de la sontabulo, mi primezuris kaj elsegis la fendegon kiu lasos la sonon iri de la fingrotabulo al la sonkesto. Mi boris du truojn je la finoj de la onta fendego kaj sege konektis ilin per la saltsegilo. Tiel restas ‘ponto’ por forto en la sontabulo. Ĉar ĉi tiu parto ne videblos en la instrumento, mi ne zorgas pri la elŝiraĵo de la segvojo.

Legi plu

Fari fret-dolcimeron, parto 6a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Nun estas la tempo fari la fendetojn en kiuj sidos la fretdratoj. Ĉi tio fakte estas la plej grava parto de la tuta procedo.  La lokigo de ĉiu freto difinas ĉu la projekto estos muzikinstrumento aŭ nur bela murpendaĵo. Por kalkuli la lokojn de la fretoj mi uzis kalkulilojn en tri retejoj.  La rezultoj estas samaj, do mi fidas ke la rezulto bonos.

Legi plu

Fari fret-dolcimeron, parto 5a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

Kiam mi antaŭe konstruis dolcimeron, mi penis aĉeti gitarajn agordilojn por munti sur ĝin. Mi estis malhelpita en tio ke la muzikbutikoj en mia loka regiono, tio estas la lokaj vendistoj ne vendas tiajn varojn al ordinaraj homoj. Ili feliĉe enprenos vian instrumenton kaj muntos la aferetojn por vi kontraŭ pago, sed ili ne simple vendos al vi la eron kiun vi volas aĉeti. Do, mi bezonis aĉeti la agordilojn per eBay kaj munti ilin sur mian hejmfaritan muzikinstrumenton.

Tial, ekde nun mi faros miajn proprajn agordkejlojn por ia kordinstrumento kiun mi konstruos. Jen kiel mi faris tiujn por la 4-korda dolcimero.

Legi plu

Fari fret-dolcimeron, parto 4a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

Post kiam mi prisegis tabulon el mahogano por la fingrotabulo, mi komencis prilabori ĝin. Plejparte la fingrotabulo estas la tre grava parto de la dulcimero.  Se oni farus ĝin ĝuste eĉ cigarujo taŭgus por la sonkesto.

[Supre] Post kiam mi segis la tabulon al la ĝusta grando, mi primarkis ĝin laŭ la instruoj. Legi plu