Fari fret-dolcimeron, parto 4a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

Post kiam mi prisegis tabulon el mahogano por la fingrotabulo, mi komencis prilabori ĝin. Plejparte la fingrotabulo estas la tre grava parto de la dulcimero.  Se oni farus ĝin ĝuste eĉ cigarujo taŭgus por la sonkesto.

[Supre] Post kiam mi segis la tabulon al la ĝusta grando, mi primarkis ĝin laŭ la instruoj. Kelkaj aferoj devas esti farataj al la fingrotabulo, kaj feliĉe mi lernis evitindaĵojn dum mia unua kreado de dolcimero. Jen mi elĉizas la plektrejan konkavaĵon. Gi bezonas havi profundon de 1/8 colo. Dum mi estis ĉe la tablosegilo mi ankaŭ elĉizis la lokojn por la selo kaj ponteto. Ili ankaŭ bezonas 1/8 colan profundon.

[Supre] Jen la plektreja konkavaĵo antaŭ ol mi finĉizis ĝin.

[Supre] Mi markis la lokojn por la agordkejlojn kaj traboris truojn dum la peco estas ankoraŭ solida. Tio evitas la eblecon de elkrevo kie vi ne povas multe malebligi ĝin.

[Supre] Nun mi elĉizis la kejlaran lokon per borpinto Forstner. La cetero estas finformita per raspilo. Kie la kejlotruoj estas boritaj, mi ne devis zorgi pri elkrevo de la borpinto en la mezspaco.

[Supre] La dorso de la fingrotabulo mi devis elĉizi. Mi faris tion per la tablosegilo kaj ĉizilo. Neteco ne nepras por ĉi tiu parto.

[Supre] Krom la muntado de la fretoj, la fina farendaĵo estis pintetigo de la kejlotruojn.  Por tio mi uzis rondfajlilon kiun mi mutis en peco da plata ŝtalo.  La pinteteco bezonas nur esti eta.

— Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s