Mi ankoraŭ uzas lignon el mia stoko de belputra ulmoligno. Ĉitempe mi faris keston por mia filino. Dumtempe ŝi konservas kelkajn aĵojn por purigi sian tenoran tubjon, en kesteto el kartono. Mi pensis ke estas bona ideo se ŝi havu pli elegantan ujon por tiuj aferoj.
La grando estas cole 5 oble 5 oble 2, (centimetre 13 oble 13 oble 6) por la malsupro kaj la fermilo mi devis kunglui du pecojn ĉar la ligno estis mallarĝa. La juntoj estas bevelaj kaj laŭ mi ili aspektis tre bone. Malfeliĉe mi kovris la juntojn per pecojn da juglanda ligno. Legi plu