Jen tipa ekzemplo de kreemo pro bezono. Mi bezonis manieron por kunglui malgrandan bildokadron kun natura rando, plus 5 similajn estontece. La natura rando malebligis la uso de bendokrampon aŭ eĉ elastajn ringojn. Post iom da pensado, venis al mi la ideo por ĉi tiu ‘simpla’ krampohelpilo. Ĝi konsistas el du krucpecoj kun proksimume la sama longo kaj larĝo de la kadro.
Monthly Archives: Majo 2016
Gastafiŝo: Nuksobovlo el fruktligno
Kun plezuro mi anoncas ke ni havas la unuan gastafiŝon en ĉi tiu blogo. Dankon, Jens el Oksfordo, Britujo!

“…Unu peco, kiun mi faris antaŭ kelke da jaroj. Estas malgranda bovlo farita tute senmaŝine el fruktarba ligno. Mi ne ĝuste memoras, ĉu pruno aŭ ĉerizo. Mi tre ŝatas tiun bovlon. Estas plezuro tuŝi ĝin. Estis ja mia unua, kaj poste mi nur faris unu aŭ du aliajn.”
Ŝargejo por personaj elektronikaĵoj
Por donaco pro la usona Tago de la Patrino mia edzino petis ke mi konstruu aferon el ligno por teni nian mikspoton de personaj elektronikaĵoj dum ŝargado. Mi pripensadis kelkajn ideojn pri la desegno kaj decidis pri ĉi tiu. Ĝi devis enteni du tekokomputilojn, du plurfunkciajn poŝtelefonojn, unu mp3-ludilo unu tabletetan komputilon kaj mia elektronikan legilon. Ĝi ankaŭ devis enteni kelkajn orel-aŭskultiletojn (angle: earbuds) kaj kelkajn memorstangojn.