Fari fret-dolcimeron, parto 7a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Sur la nevidotan facon de la sontabulo, mi primezuris kaj elsegis la fendegon kiu lasos la sonon iri de la fingrotabulo al la sonkesto. Mi boris du truojn je la finoj de la onta fendego kaj sege konektis ilin per la saltsegilo. Tiel restas ‘ponto’ por forto en la sontabulo. Ĉar ĉi tiu parto ne videblos en la instrumento, mi ne zorgas pri la elŝiraĵo de la segvojo.

[Supre] Sekve mi markis la lokon por la sontruoj. Mi boris du simplajn (rondajn) truojn en la supran duonon de la sontabulo.  En la suban duonon mi desegnis kaj prisegis du flugantajn birdojn. Je ĉi tiu punkto mi provizore alfiksis la sontabulon al la sonkeston per du mergitaj ŝraŭboj.

[Supre] La sontabulo provizore alfiksite per du ŝraŭboj, mi uzis la frezilon kun randebeniga frezpinto por forfrezi la trolarĝecon de la sontabulo.

[Supre] Post ŝlifado de la supron, mi metis farbistan glubendon sur la sontabulon por montri la estontan lokon de la fingrotabulo. Sekve mi algluis la fingrotabulon kaj metis pezaĵojn sur ĝi por certigi bonan kontakton inter la partojn.

[Supre] Dum la gluo firmiĝadis, mi algluis la etikedojn en la sensupran sonkeston. Ili estos videblaj per la sontruoj.

[Supre] Kaj finfine mi kungluis la sontabulon al la sonkesto. Aldone, mi malkovris ke miaj spindelkrampoj estas iomete tro mallongaj por ĉi tiu instrumento, do mi uzis taŭgajn krampojn kaj multe da elastaj ringoj.

— Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s