Memorigaĵa kesto por mia filino

box 008.jpg

[Also in English]

Jen kroma Kristnaska donaco por mia filino. Ŝi jam havas metalan memorigaĵan skatolon kiu preskaŭ tutplenas. Mia edzino sugestis ke mi faru keston por enteni la superaĵojn. Legi plu

Advertisements

4-korda fret-dolcimero

4-string-dulcimer-001

[Also in English]

Post kiam mi eksciiĝis ke ni havos malgrandan Kristnaskon ĉi-jare, mi decidis konstrui por mia edzino la longe promestitan 4-kordan dolcimeron.  Antaŭ kelkaj jaroj mi faris por ŝi 3-kordan instrumenton,  [ligilo], sed mi celis ke ĉi tiu estu eĉ pli plaĉa.  Mi konstruis ĝin plejparte laŭ la instruoj en la anglalingva libro: Making Folk Instruments in Wood de Dennis Miles Waring. Legi plu

Kesteto kun kovrilo por mia edzino

woodworking-031

[Available in English]

Jen kesto kiun mi unue faris por kaprico el tabulpletaĵo. La tabulo enhavis iom da belputro kaj estis sufiĉe longa por ke mi povis elekti partojn sen najlotruoj. La supropanelon mi faris el peco da tirkesto ligno.  Mi kredas ke ĝi estas acerligno pro tio ke la segado iom brulvunis la randojn.  La subo estas el maldika krucligno. Legi plu

Gastafiŝo: Nuksobovlo el fruktligno

Kun plezuro mi anoncas ke ni havas la unuan gastafiŝon en ĉi tiu blogo.  Dankon, Jens el Oksfordo, Britujo!

jens bovlo-1

“…Unu peco, kiun mi faris antaŭ kelke da jaroj. Estas malgranda bovlo farita tute senmaŝine el fruktarba ligno. Mi ne ĝuste memoras, ĉu pruno aŭ ĉerizo. Mi tre ŝatas tiun bovlon. Estas plezuro tuŝi ĝin. Estis ja mia unua, kaj poste mi nur faris unu aŭ du aliajn.”

jens bovlo-2