Post kiam mi eksciiĝis ke ni havos malgrandan Kristnaskon ĉi-jare, mi decidis konstrui por mia edzino la longe promestitan 4-kordan dolcimeron. Antaŭ kelkaj jaroj mi faris por ŝi 3-kordan instrumenton, [ligilo], sed mi celis ke ĉi tiu estu eĉ pli plaĉa. Mi konstruis ĝin plejparte laŭ la instruoj en la anglalingva libro: Making Folk Instruments in Wood de Dennis Miles Waring.
La lignospecoj kiujn mi elektis estis reuzita preĝejobenka mahogano por la malsupro, flankoj, kaj la frettabulo, kaj blanka mistera ligno, eble blanka kverko, popla, aŭ ?? de reuzita tirkesto kiun mi flankenmetis por ĉi tiu uzo. Mi finpretigis ĉi tiun elegantan muzikinstrumenton per ŝpruclako.
La solaj eroj kiujn mi bezonis aĉeti estas la kordoj. Mi jam havis sufiĉan fretdraton de la konstruo de la unua dolcimero. The agordkejlojn mi faris el peco de natura acerligno kiun mi antaŭnelonge rikoltis el mia tereno, same pri la selo kaj ponteto.
La sontruoj estas en la formo de fluganta birdo ĉar mia edzino estas amanto de birdoj.
Post mallonga tempo mi komencos afiŝi konstru-serion pri ĉi tiu projekto. Atendu ĝin!
[Supre kaj malsupre] Du fotoj montras la finan staton de la dolcimero antaŭ ol la finpretigo.
[Sube] Jen deviga foto de la kungluaĵo!
Kaj nun mi ekas por konstrui la ujon! Vidu ĝin! [ligilo]
— Ni faru ion el ligno!
Gratulon. Vi verkis belan instrumenton. Plaĉas al mi la ideo reuzi jam uzitan materialon. Ankaŭ la poetikajn sontruojn mi ŝatas.
Dankon. Mi apenaŭ povas atendi ĝis mi donas ĝin al mia edzino.
Tie ĉi en Britio mi ankoraŭ ne ie renkontis dollcimeron. Tamen mi jam konis ĝin:
Ha jes, la usona popolkanta invado de Britujo estis antaŭ la brita invado de Usono kun Rokenrolo!