Postamento por kafoperkolilo

urn pedastal 008

[Also available in English]

Antaŭnelonge la kafoaparato ĉe nia preĝejo ĉesis funkcii, do mia pastro senpolvorigis kaj starigis la malnovan kafoperkokilon.  Sed ĝi sidas tro mallalte por facile plenigi la kafotasojn.  Do, eksciante ke estas bezono, mi diris al mia pastro ke mi faros ion por levi la perkolilon. Mi notis iom da malprecizajn mezurojn kaj iris hejmen. Legi plu

Murmuntita, ĝustigebla komputilo-tableto(j)

spine desk 056

[Also available in English]

La nova direktoro de nia antaŭlernejo ĉe mia preĝejo petis ke ŝi havu altan tableton por ke ŝi povu stari dum komputilumado. Mi tuj respondis jese, kaj ekpensadis ĉu mi povus fari ion kiu ĝustigeblus.

Hejme, mi serĉis por bildoj per la interreto. Plejparte la bildoj de altaj tabletoj estis nur malgrandaj skribotabloj kun longaj kruroj. Mi volis trovi ion unikan kaj daure serĉis. Fine ion belbonan mi malkovris. Fakte, mi ne nur vidis bildon de la aĉetebla varo, sed ankaŭ bildojn pri la mezuroj kaj la malmuntitaj partoj!  Bonŝano iam trafas min! Legi plu

Postamenta submetaĵujo (por statuetaĵoj)

coaster thing 015

[Also available in English]

Antaŭ kelkaj jaroj mi faris tablon por la kunvenejo ĉe mia preĝejo. Sur tiu tablo mia pastro ofte metas ian statueton por ornami ĝin.  Same kunestas stako da kartonaj submetaĵoj por protekti la finpretigon de la tablo. Antaŭ du semajnoj mi estis sidanta ĉe la tablo post nia semajna Bibliostudo kaj fulme venis al mi la ideo pri ĉi tiu projekto!

La tabulo havas angule tonditajn angulojn, do efektive ĝi estas ok-randa tablo, do mi celis eĥi tiun formon en la afero.  Komence, mi prisegis du kvadratojn el pintabulo. Poste mi prisegis ok submetaĵ-grandajn pecojn.(Fakte mi prisegis dek.  Unu fuŝiĝis, do precize, mi havas naŭ.) Legi plu

Senelektra plilaŭtigilo por poŝ-muzikludilo

ipod 001

[Also available in English]

Mi kreis ĉi tiun umon kiel eksperimento. Baze ĝi estas senelektra, akustika plilaŭtigilo por poŝ-muzikludilo aŭ multfunkcia poŝtelefono. Ĝi ankaŭ havas du skribilingojn kaj du malprofundajn fakojn por enteni paperkrampetojn, monerojn, elastajn ringojn, plektrojn, ktp. Legi plu

Trikrura tabureto

stool 007

[Also available in English]

[Unua parto de la historio]: En mia juneco, kiam mi ĉeestis la lernejo, mi malsukcesis konstrui trikruran tabureton en la lignaĵista klaso. Tiam mi tute ne sciis kiel fari lignaĵojn.

[Dua, parto de la historio]: Antaŭ kelkaj jaroj mi konstruis faldeblan benketon. Mia edzino prenis ĝin por ŝia ĝardena prizorgado. Post tempo, la kruroj kadukiĝis kaj la benketo rompiĝis. Legi plu