Fratinaj kestetoj

sister boxes 004[Also available in English]

En la daŭra historio de Kristnaskaj projektoj, mi faris paron da kestetoj el belputra ulmoligno kaj mia ĉiam malpleniĝanta stoko de juglandoligno. Ili estas por du el miaj nevinoj kiuj estas fratinoj.

Mi decidis fari la kovrilojn iom eligantaj sed ĉiu unika. Simplaj beveljuntoj (ja simplaj!) kun ĉirkaŭita garnaĵo el juglandoligno. Legi plu

Advertisements

Muzikila lignobloko

IMG_2932[Also available in English]

Jen plua kazo kiam mi simple volis fari ion el ligno. Antaŭ kelkaj jaroj mi faris ion similian sed ŝajne mi ne plu havas foton de ĝi. Pasintjare nia komputilo ĉesis funkcii kaj perdiĝis kelkajn diversajn partojn de mia vivo.

Por ĉi tiu projekto mi prenis pecon da ligno, eble ĝi antaŭe estis flanko de tirkesto. Laŭ la koloro de la vejnaro, la speco verŝajne estas popla ligno. Legi plu

Simpla donaca kesteto el juglandoligno por orel-ringoj

IMG_2890[Also available in English]

Unu el la malmultaj dezirataj donacoj por la naskiĝtaga datreveno de mia edzino estis paro da pendantaj kruco-orelringoj. La butiko kiun ŝi sugestis ke mi vizitu por aĉeti tian varon ne havis tian, do mi aĉetis la donacon interrete. Kiam ili alvenis al nia domo kaj ne havis donacujon, mi decidis fari kesteton por enteni ilin. Legi plu

Starilo por Paro da Bekflutoj

recorder stand 002[Also available in English]

Mia edzino petis ke mi faru starilon por du bekflutoj kiujn ŝi uzas ĉe la lernejo.  Ŝi sendis al mi bildon de ia aĉetebla starilo. Mi studis ĝin kaj improvizis unu el mia imago.

La bazo estas peco de popla ligno, detranĉita peco de la antaŭo de malnova tirkesto. Iam antaŭe mi rabotis ĝin ĝis duoncola dikeco. Mi desegnis ovalon sur ĝin kaj lokigis kien mi boros truojn por la lignostangojn. Legi plu