Mi havis partojn el malnova kaj kaduka tamburino kaj mi volis iel reuzi ilin. Mi prenis verŝajnan pinan desegaĵon kaj laŭlonge desegis ambaŭ flankojn. Tiam mi elĉizis noĉojn per la tablosegilo por la etaj tintdiskoj kaj regluis la tonditajn flankojn. Mi boris truon tra la pecon por akcepti rostfestan pikstangeton. Legi plu
Monthly Archives: Oktobro 2016
Kesteto kun kovrilo por mia edzino
Jen kesto kiun mi unue faris por kaprico el tabulpletaĵo. La tabulo enhavis iom da belputro kaj estis sufiĉe longa por ke mi povis elekti partojn sen najlotruoj. La supropanelon mi faris el peco da tirkesto ligno. Mi kredas ke ĝi estas acerligno pro tio ke la segado iom brulvunis la randojn. La subo estas el maldika krucligno. Legi plu
Fari stangokrampon: Fina parto (7a)
[Supre] Post meto de la movebla haltbloko sur la stangon, enmetu la pecon da lignostango en la boritan truon ĉe la fino de la stango. Ĉi tio malebligas la haltblokon defaligi de la stangon. La peco estas engluebla, sed se ĝi sidas strikte en la truo eble vi lasu ĝin senglua. Legi plu
Fari stangokrampon: 6a parto
[Supre] Segu la pecon da plata ŝtalo en pecojn longe 3.35 colaj. Per fajlilo malakrigu la segitajn randojn kaj iome rondigi la angulojn. Legi plu
Fari stangokrampon: 5a parto
[Supre] Kaj jen mi forgestante foti paŝojn, sed ĉio bonas. Plu ŝraŭbu la ŝraŭbostangon ĉirkaŭ inter 2 kaj 3 coloj. Metu la makzeloparto kun la tratruo sur la stango kun la ŝraŭbostango tra ĝi. Metu platringon sur la ŝraŭbostangon kaj en la truon kiun vi boris. Algluu la ŝraxbingon al la finon de la ŝraŭbostangon. Legi plu
Fari stangokrampon: 4a parto
[Supre] Renversigu la stangon por prezenti la subon. Metu ambaŭ makzelpartojn kontraŭ la kapo. Mezuru laŭ interspacoj de 2-coloj ekde la makzelo ĝis la fino de la stango. Efektive unu-colaj interspacoj pli bonus, sed fari tiel duobligus la nunan laboron. Pli da noĉoj estas facile faritaj al la finita krampo. Uzante rondan raspilon elĉizu duoncirklajn noĉojn en la stangon. Notu: Ne noĉu la stangon ĝis la tutfinon. Legi plu
Fari stangokrampon: 3a parto
[Supre] Prenu unu el la 3-colaj pecoj kaj metu ĝin sur la stango kaj antaŭ la krampokapo kiun vi antaŭnelonge gluis sur la stangon. marku la alton de unu el la flankopartoj de la kapo sur la 3-colan pecon. Notu bone: en ĉi tiu pozicio, la parto super la kapo estos la ‘fingroj’. Legi plu
Fari stangokrampon: 2a parto
[Supre] Prenu la 2-colan pecon kaj mezuru je 1 colo de unu fino. Tiu fino ekde nun estas la fundo. Marku ĉe la mezo inter la du flankoj kaj metu premkaveton je tiu punkto. Mi uzis konvenan najlon por fari tion. Legi plu
Fari stangokrampon: 1a parto
[Available in English]
Antaŭnelonge mi konstruis du stangokrampojn. Ili estas el pinligno. La plejmulto de miaj stangokrampoj estis similie faritaj. Mi uzas ilin. Ili ankoraŭ ne rompiĝis kaj ili kunpremas tabulojn dum kungluado. Se oni uzus pli fortan lignon la krampilo estus… nu, pli forta.
Notu bone: Mi konstruis ĉi tiujn per bazaj iloj. Uzi pli malbazajn ilojn rezultus en pli bonaspekta projekto. Estas ĉiam multaj manieroj fari ion. Legi plu