Fari fret-dolcimeron, parto 6a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Nun estas la tempo fari la fendetojn en kiuj sidos la fretdratoj. Ĉi tio fakte estas la plej grava parto de la tuta procedo.  La lokigo de ĉiu freto difinas ĉu la projekto estos muzikinstrumento aŭ nur bela murpendaĵo. Por kalkuli la lokojn de la fretoj mi uzis kalkulilojn en tri retejoj.  La rezultoj estas samaj, do mi fidas ke la rezulto bonos.

Per mia metra mezurstango, mi markis la estontan lokon por ĉiu freto sur la fingrotabulo, mezutante de la fendo por la selo.

[Supre] Mi uzas segkeston kiun mi konstruis aparte por segi la fendojn orte per mia juntosegilo. Ĉi tiu segilo faras fendon je la ĝusta larĝo por la fretdratoj.

[Supre] Post segado de la fretfendoj, mi segis pecojn da acerligno por la selo kaj ponteto. La pecojn mi algrandigis per ĉizilo.

[Supre] Kaj jen okazo kiam mi devas trakti etan misfaron. Mi segis la fingrotabulon tro mallonga je ĉirkaŭ 2 coloj. Por solvi la problemon mi aldonos pecon da la sama mohagna ligno. Aldone, mi kovros la junton per inkrustaĵo. (Jen! Mi intencis fari tion! Nun ĝi estas superbela!)

[Supre 3] Nu, nun mi faras rabeton en la finojn de la du pecoj per fajlilo. Post la fingrotabulo estos kungluita al la sonkeston mi gluos strion da pli helan lignon kiel inkrustaĵon.

[Supre] Nu, ree al la fretoj!  Mi uzas fretdraton por la banĝo aŭ mandolino kiu postrestis post la konstruo de mia unua fret-dolcimero.  Estas bonŝance ke mi havis sufiĉan kvanton por ĉi tiu instrumento.

[Supre] Unue, mi tranĉis la fretdratojn iomete tro longaj. Mi uzis tranĉpinĉilon por fari tion. Post kiam la fretdratoj estas en la fendoj, mi enfrapis ilin, uzante tabulpecon for vastigi la frapon.  Fine, per la tranĉpinĉilo mi tondis la finojn de la dratoj se iuj etendas preter la flanko de la fingrotabulo.

[Supre] Mi fajlis la finojn de la dratojn per la jena umilo. Ĝi estas tabulpeco kun du fendoj por akcepti mezgrandan fajlilon. Unu estas orte ĉizita kaj la alia estas oblikve ĉizita.

[Supre] Mi uzis ĝin por ebenigi la dratfinojn al la flanko de la fingrotabulo por glatigi iun akraĵon. Mi faris tion kun la fajlilo orta kaj oblikva ĝis la dratoj estis malakraj. Se iu drato eliĝis, simple reenpremu ĝin kaj enfiksu ĝin per iom da cianakrilo gluo.

Je ĉi tiu punkto mi prenis la fingrotabulon eksterdomen kaj traktis ĝin per kelkaj tavoloj da ŝpruclako por helpi enfiksi la fretdratojn.

— Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s