Memorigaĵa kesto por mia filino

box 008.jpg

[Also in English]

Jen kroma Kristnaska donaco por mia filino. Ŝi jam havas metalan memorigaĵan skatolon kiu preskaŭ tutplenas. Mia edzino sugestis ke mi faru keston por enteni la superaĵojn.

Mi faris ĝin el ligno kiu antaŭe estis paro da flankotabletoj en nia salono.Post forrabotado de la finpretigaĵo, mi supozas ke la ligno estas pina aŭ popla. Kun la multon da najltruoj kaj vejnarnodoj ĝi certe havas sian porcion da kampara ĉarmo. La panelo en la kovrilo estas vermtruita kverkligno. Mi estis savanta ĝin por fari servopleton iam sed finfine ĉi tiu estas la pli meritplena uzo por ĝi

box-009La juntaĵo estas per rabetoj. Ne volante veturi al feraĵvendisto, mi kreis la ĉarnirojn el ligno. La klikon, post multe da pensado, mi konstruis laŭ inspiro de projekto de Mattias Wandel.

Mi finpretigis la keston per kelkaj tavoloj da poliuretano. Ĉiu tavolo estis plejparte forviŝita. La surfaco de la ligno estas glata kaj havas etan brilecon, gxuste laux mia celo.

La kesto estas cole 8 x 10 x 16. En la supra foto ĝi aspektas iom eta.

[Sube] Foto de la kungluado!

[Sube] fotoj de la klinkodetaloj.

— Ni faru ion el ligno!

2 pensoj pri “Memorigaĵa kesto por mia filino

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s