Mi loĝas en Novĵerzejo, Usono, (en la bela monteta parto, ne la aĉa.) Mi estas edzo kaj ni havas unu filinon kaj du birdojn. Mi estas ekspresisto kaj nuntempe malprofesia lignaĵisto inter aliaj flankokupoj. Mi volas disvastigi informojn pri la lignaĵista flankokupo en Esperanto. Se vi same sentas, mi kontakteblas per <ligneroj@gmail.com>
Daĉjo RUTAN
– Ni faru ion el ligno!
Kara Daĉjo,
mi ja jam iam vizitis vian paĝaron. Bone, tre bone ! Estas ĉiam plezuro fari ion permane, ĉu ne? Aparte en tempo de universala ĉiutempa komputilado. Niaj fingroj ja povas fari pli multe ol nur alklaki la tastaturon… Ankaŭ mi tre ŝatas kaj labori kun ligno kaj tuŝi ĝin. Prefere mi ne ofte uzas maŝinojn por tio. Ili estas laŭ mi tro malmuzikema. Sed estas mia persona afero. Ĉi -somere mi
ĉizis kuleron. Ho ve kia laboro! Farinte tion mi denove komprenis, kion signifas tempon.
Ĉion bonan al vi !
Jens
Jens! Saluton! Dankon pro la komento. Jes, kvankam mi posedas elektrajn laborilojn, foje estas prefere uzi la mansegilojn aŭ krankborilon. Mi havas la rabotilon de mia patro, sed mi ankoraŭ ne multe uzis ĝin. Mi pensas ke iam mi klopodetos pri la ĉizarto. -Daĉjo