Jen kroma Kristnaska donaco por mia filino. Ŝi jam havas metalan memorigaĵan skatolon kiu preskaŭ tutplenas. Mia edzino sugestis ke mi faru keston por enteni la superaĵojn. Legi plu
Monthly Archives: Decembro 2016
Ujo por la fret-dolcimero
Fari fret-dolcimeron, parto fina
Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]
[Supre] Kun la tuta instrumento kungluita, nun estas la tempo trakti iom da eroj. Unue mi priŝlifis la tuton, rondigante la akrajn angulojn. Mi uzis tre maldikan dorsosegilon el mia iletaro por streki la lokojn por la kordoj sur la ponteto kaj selo. Poste mi segos fendetojn tiuloke en kiuj sidos la kordoj. Legi plu
Fari fret-dolcimeron, parto 7a
Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]
[Supre] Sur la nevidotan facon de la sontabulo, mi primezuris kaj elsegis la fendegon kiu lasos la sonon iri de la fingrotabulo al la sonkesto. Mi boris du truojn je la finoj de la onta fendego kaj sege konektis ilin per la saltsegilo. Tiel restas ‘ponto’ por forto en la sontabulo. Ĉar ĉi tiu parto ne videblos en la instrumento, mi ne zorgas pri la elŝiraĵo de la segvojo.
Fari fret-dolcimeron, parto 6a
Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]
[Supre] Nun estas la tempo fari la fendetojn en kiuj sidos la fretdratoj. Ĉi tio fakte estas la plej grava parto de la tuta procedo. La lokigo de ĉiu freto difinas ĉu la projekto estos muzikinstrumento aŭ nur bela murpendaĵo. Por kalkuli la lokojn de la fretoj mi uzis kalkulilojn en tri retejoj. La rezultoj estas samaj, do mi fidas ke la rezulto bonos.
Fari fret-dolcimeron, parto 5a
Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]
Kiam mi antaŭe konstruis dolcimeron, mi penis aĉeti gitarajn agordilojn por munti sur ĝin. Mi estis malhelpita en tio ke la muzikbutikoj en mia loka regiono, tio estas la lokaj vendistoj ne vendas tiajn varojn al ordinaraj homoj. Ili feliĉe enprenos vian instrumenton kaj muntos la aferetojn por vi kontraŭ pago, sed ili ne simple vendos al vi la eron kiun vi volas aĉeti. Do, mi bezonis aĉeti la agordilojn per eBay kaj munti ilin sur mian hejmfaritan muzikinstrumenton.
Tial, ekde nun mi faros miajn proprajn agordkejlojn por ia kordinstrumento kiun mi konstruos. Jen kiel mi faris tiujn por la 4-korda dolcimero.
Fari fret-dolcimeron, parto 4a
Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]
Post kiam mi prisegis tabulon el mahogano por la fingrotabulo, mi komencis prilabori ĝin. Plejparte la fingrotabulo estas la tre grava parto de la dulcimero. Se oni farus ĝin ĝuste eĉ cigarujo taŭgus por la sonkesto.
[Supre] Post kiam mi segis la tabulon al la ĝusta grando, mi primarkis ĝin laŭ la instruoj. Legi plu