Ulmoligna kesteto

pear box 018[Also available in English]

Jen eta kesto kiun mi faris el ulmoligno kaj juglandligno. La ulmoligno venis el eta ulmarbo kiun mi faligis antaŭ du jaroj. La juglandligno estis pecoj kiujn mi antaŭe tranĉis de tirkesta fronto. La anguloj estas maldikaj pecoj de la ulmoligno. Mi uzis ilin por kaŝi miajn malprecizajn juntojn.

Por ĉi tiu projekto mi nur bezonis aĉeti la du malgrandajn ĉarnirojn. Mi finpretigis ĝin per kelkaj tavoloj da ŝpruclako.

La kesto tre plaĉas al mia edzino kaj, kvankam mi ne intencis ke ĝi estos donaco, mi donis ĝin al ŝi je la tago antaŭ la 35a datreveno de la tago kiun ni unue renkontiĝis.

Advertisements

Bendosegila korbo

basketbowl 001
[Also available in English]

Ĉi tiu projekto estas tre simpla sed mi forpuŝis la faron de ĝi dum longa tempo. Mi unue trovis la ideon en anglalingva filmo ĉe YouTube fare de Steve Carmichael.

Steve ankaŭ provizas seg-ŝablonon kiu tre faciligas la planadon.

Mi jam havis pecon da pinligna tabulo por la projekto, sed ĝi estis jam finpretigita per tinkturo kaj je tiu tempo mi ne volis forigi la finpretigon. Dum kelkaj monatoj la ŝablono sidis sur la tabulopeco. Post mi aĉetis botelon da ŝprucgluo, mi algluis la ŝablonon kaj prisegis la ringojn. Mi lasis la ringojn sur mia laborstablo (ĉiokolektejo) dum kelkaj semajnoj plu.

Antaŭnelonge mi decidis forŝifi la tinkturon per mia iom nova vag-rotacia ŝlifilo. Mi smirgis la randojn, internajn kaj eksterajn per ŝlifospindelo en mia bormaŝino. Tiam mi kungluis la segvojojn en la ringoj.

Mi reŝlifis la gluaĵojn kaj kungluis la korbon, metante unu guton da gluo sur ĉiujn kubutojn de la ringoj. Mi metis ĝin sur la laborstablo renverse por ke pezilo je la supro kunpuŝos la tuton. Post kiam la gluo firmiĝis mi priŝlifis la korbon denove.

Por la finpretigo mi uzis ŝpruclako, farante kelkajn tavolojn.

Smirgospindelo en bormasxino

Ŝlifospindelo en bormaŝino

Vagrotacia smirgilo

Vagrotacia ŝlifilo