Jen plua el tiuj varoj kiujn oni nek povas aĉeti nek trovi bildon en la interreto (antaŭ nun.) Ĉi tiu estiĝis ĉar iu en mia preĝejo volis ion kiu ebligus ke sxi povus stari ĉe la komputilo anstataŭ sidi ĉe la skribotablo. Mi decidis krei altan tablon kiu sidas ĉe la angulo de la skribotablo. (Vidu sube.) Legi plu
Category Archives: uzajho
Ege simpla apogilo por via moderna poŝtelefono
Jen simpla projekto por lignodesegaĵoj. Mia filino diris ke mi faru ion por apogi ŝian poŝtelefonon. Ŝia mano laciĝis, tenante ĝin dum ŝi spektas filmojn. Mi tuj sciis kion fari pri tio. Legi plu
Helpilo por krampi malgrandajn fotokadrojn
Jen tipa ekzemplo de kreemo pro bezono. Mi bezonis manieron por kunglui malgrandan bildokadron kun natura rando, plus 5 similajn estontece. La natura rando malebligis la uso de bendokrampon aŭ eĉ elastajn ringojn. Post iom da pensado, venis al mi la ideo por ĉi tiu ‘simpla’ krampohelpilo. Ĝi konsistas el du krucpecoj kun proksimume la sama longo kaj larĝo de la kadro.
Gastafiŝo: Nuksobovlo el fruktligno
Kun plezuro mi anoncas ke ni havas la unuan gastafiŝon en ĉi tiu blogo. Dankon, Jens el Oksfordo, Britujo!

“…Unu peco, kiun mi faris antaŭ kelke da jaroj. Estas malgranda bovlo farita tute senmaŝine el fruktarba ligno. Mi ne ĝuste memoras, ĉu pruno aŭ ĉerizo. Mi tre ŝatas tiun bovlon. Estas plezuro tuŝi ĝin. Estis ja mia unua, kaj poste mi nur faris unu aŭ du aliajn.”
Ŝargejo por personaj elektronikaĵoj
Por donaco pro la usona Tago de la Patrino mia edzino petis ke mi konstruu aferon el ligno por teni nian mikspoton de personaj elektronikaĵoj dum ŝargado. Mi pripensadis kelkajn ideojn pri la desegno kaj decidis pri ĉi tiu. Ĝi devis enteni du tekokomputilojn, du plurfunkciajn poŝtelefonojn, unu mp3-ludilo unu tabletetan komputilon kaj mia elektronikan legilon. Ĝi ankaŭ devis enteni kelkajn orel-aŭskultiletojn (angle: earbuds) kaj kelkajn memorstangojn.
La puŝstango kanto
Paro da tenujaroj kun ‘sekreta’ telefon-apogilo
Ĉi tiujn mi faris por donaci je Kristnasko. Ili treege similas al la unu kiun mi antaŭe faris (ankaŭ por Kristnask-donaco) sed por ĉi tiuj mi plialtigis la belbonecon aldonante ‘sekretan’ eltireblan apogilon por poŝtelefono, poŝmuzikludilo, legilo, k.t.p. Legi plu
Postamenta submetaĵujo (por statuetaĵoj)
Antaŭ kelkaj jaroj mi faris tablon por la kunvenejo ĉe mia preĝejo. Sur tiu tablo mia pastro ofte metas ian statueton por ornami ĝin. Same kunestas stako da kartonaj submetaĵoj por protekti la finpretigon de la tablo. Antaŭ du semajnoj mi estis sidanta ĉe la tablo post nia semajna Bibliostudo kaj fulme venis al mi la ideo pri ĉi tiu projekto!
La tabulo havas angule tonditajn angulojn, do efektive ĝi estas ok-randa tablo, do mi celis eĥi tiun formon en la afero. Komence, mi prisegis du kvadratojn el pintabulo. Poste mi prisegis ok submetaĵ-grandajn pecojn.(Fakte mi prisegis dek. Unu fuŝiĝis, do precize, mi havas naŭ.) Legi plu
Kvar botel-malfermiloj el kverkoligno
Ĉi tiu estis mia unua provo fari botel-malfermilojn. Mi faris provfaron el pinligno, sed la formo ne plaĉis min, do mi repensis kaj uzis pecojn da kverkligno por fari la jenajn kvar. Legi plu
Senelektra plilaŭtigilo por poŝ-muzikludilo
Mi kreis ĉi tiun umon kiel eksperimento. Baze ĝi estas senelektra, akustika plilaŭtigilo por poŝ-muzikludilo aŭ multfunkcia poŝtelefono. Ĝi ankaŭ havas du skribilingojn kaj du malprofundajn fakojn por enteni paperkrampetojn, monerojn, elastajn ringojn, plektrojn, ktp. Legi plu