Fari fret-dolcimeron, parto 5a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

Kiam mi antaŭe konstruis dolcimeron, mi penis aĉeti gitarajn agordilojn por munti sur ĝin. Mi estis malhelpita en tio ke la muzikbutikoj en mia loka regiono, tio estas la lokaj vendistoj ne vendas tiajn varojn al ordinaraj homoj. Ili feliĉe enprenos vian instrumenton kaj muntos la aferetojn por vi kontraŭ pago, sed ili ne simple vendos al vi la eron kiun vi volas aĉeti. Do, mi bezonis aĉeti la agordilojn per eBay kaj munti ilin sur mian hejmfaritan muzikinstrumenton.

Tial, ekde nun mi faros miajn proprajn agordkejlojn por ia kordinstrumento kiun mi konstruos. Jen kiel mi faris tiujn por la 4-korda dolcimero.

[Supre] Post spektado de la iom tro longan anglalingvan filmon ĉe YouTube [ligilo] pri kiel fari ĉi tion per ĝenerala ekipaĵo, mi kreis la bazan formon de la agordkejlo sur pecon da ligno. Mi faris la padelfinon triangula. Tio estas pli facila ol peni formi cirklan formon, aldone ĝi aspektas pli unueca. Mi prisegis ĝin kaj  rektigis la flankojn per raspilo. Tio rezultis en ŝablono kiun mi povas uzi ĝis la fino de tempo.

[Supre] Uzante la ŝablonon, mi paŭsis kelkajn sur pecon da acerlignon kaj elsegis ilin per la bendosegilo.

[Supre]  Unue mi devis kvadratigi la tigon de la kejlo. Due mi ŝlifis la angulojn por ekrondigi ilin.

[Supre]  Mi provis plurmaniere pintetigi la tigojn de la kejloj, sed finfine mi devis arte fari ĉiun unuope per la bendoŝlifilo. Tio postulas tempo kaj multe da provenmeto en la kejingoj.  Post kiam la pintetigo taŭgiĝis mi ŝlifis la padelfinon. La rezulto estas iom belkruda, sed tio ne malbonas.

[Supre] Mi bezonas kvar agordkejlojn, sed mi fakte paŭsis multon pli kaj mi supozas ke mi elsegu ilin kaj enstokigu por projekto en la estonteco.  Je ĉi tiu punkto ili nur bezonas iom da finŝlifado, iom da oleo, kaj etan truon por teni la kordon.  Mi pensas ke ili aspektos bone en la malhela mahogana fingrotabulo post la finpretigo.

— Ni faru ion el ligno!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s