La Bevela Pendigilo

La bevela pendigilo (angle: French Cleat) estas maniero por alfiksi ŝrankon al muro. Ĝi konsistas el tabuletoparo kun akordaj beveloj, 30 ĝis 45 gradaj, uzita por pendigi ŝrankon aŭ alian, kutime pezan aferon.

frenchcleat1Bevelpendigiloj estas uzataj en paroj, aŭ kun unu parto fiksita al la muron kaj la akorda peco formita el la pendigotaĵo. La mura parto estas fiksita sen la pezo de la ŝranko sur ĝi. Poste la pendigilo estos nevidebla, do ne gravas kie oni alŝraŭbas la murparton. Ĝi estas fiksota laŭ la mur-traboj kaj ne nur laŭ  la loko de la ŝranko.

Bevelpendigilo uzota por pendigi sxrankon.

Bevelpendigilo uzota por pendigi ŝrankon.

La pendigilo povas esti longe laŭ  la ŝranko por ke ĝi fiksiĝos al la murtraboj malantaŭ  ĝi. Se la murparto de la pendigilo estas farita iom malpli ol la tuta longeco, la ŝranko estos iom alĝustigebla post la pendigo.

Post la murparto estas fiksita la ŝranko estos simple metita sur ĝin. Ĉar ne necesas ia ekzakta manovrado, eĉ iom peza ŝranko estas facile pendigebla ĉimaniere. La malsupro de la ŝranko povas esti fiksita al la muro por certigi ke ĝi ne puŝiĝos de sur la pendigilo dum uzado.

Bevelpendigilo uzata por pendigi fortan breton.

Bevelpendigilo uzata por pendigi fortan breton.

Advertisements

La Invito

wood_carverĈu vi estas parolanto de Esperanto kaj ĝuas prilabori lignon? Se jes, kial ne montru viajn faraĵojn al aliuloj?  Mi volas montri viajn lignaĵistajn projektojn en ĉi tiu blogo. Se vi volas, sendu al mi mallongan artikolon pri via projekto.  Priskribu kiel vi faris ĝin, kial, kiam aŭ iun ajn faktojn pri ĝi. Ne forgesu sendi vian nomon, loĝlandon kaj almenaŭ unu foton de la finita afero.

Vi povas kontakti min ĉe ligneroj@gmail.com

Simpla breto

856930-438x

[Also available in English]

Mia filino petis ke mi faru breton por ke ŝi povu formeti kelkajn aĵojn de ŝia skribotablo. nskwwolBonŝance mi jam havis pinlignan tabulon kiu antaŭe estis parto de libroŝranko en nia preĝejo. Mi prenis la tabulon kaj rabotis ĝin per mia rabotmaŝino por forskrapi la malhelan, malnovan finpretigon.  nskxclm

Mi prisegis la tabulon por krei la breton mem kaj la du subtenilajn pecojn. Mi segis ilin per la bendosegilo kaj ŝlifis la kurbajn randojn per ŝlifospindelo en la bormaŝino.

nsmyd34Por plibeligi la randojn, mi uzis la frezilstablon kun S-forma frezpinto. Mi nur uzis la supran duonon de la frezpinto por krei kvaronan rondkanelon. Mi ankaŭ volis malakrigi la supran randon de la breto, do mi uzis beveligan frezpinton por  fari tion.

nsmyfc4Laste, mi kungluis la partojn, kuntenante ilin per miaj elegantaj fiksbendaj krampoj. Mi finpretigis la breton per kelkaj tavoloj da ŝpruclako. Mi pendigis ĝin per duo da pendigaj dentostrioj alnajlitaj al la malantaŭo de la breto.

Dentostria pendigilo alnajlata al bildokadro.

Dentostria pendigilo alnajlata al bildokadro.

-Ni faru ion el ligno!nsof4lsnsof92m

Libro-helpilo

IMG_2381IMG_2380

[Also available in English]

Post kiam mi aŭdis plendon de mia filino pri ŝia dolora dikfingro mi iris rekte en la okupejon.  Ĉi-somere ŝi havas multajn legendajn librojn por lerneja somertasko, kaj longe teni la librojn dolorigas ŝian dikfingron. Do mi serĉis interrete kaj trovis solvon en bildo. Mi uzis iom da ligno kiun mi trovis ĉe la vojflanko. La ligno estis kverkligno kiu estinte estis ia meblo. Kiam mi konstatis ke ĝi estis kverkligno mi tuj forprenis ĝin. Mi formis la helpilon per la bendosegilo kaj borilo, rondigis la randojn per la frezilo kaj post ŝlifado mi finpretigis ĝin per ŝpruclako.

-Ni faru ion el ligno!

Jen gxuste, cxu?

Jen ĝuste, ĉu?