Ludmaŝino por vitroglobetoj

IMG_3541

[Also available in English]

Mi faris ĉi tion por la naskiĝtaga datreveno de mia nevo. Ĝi estis konstruita ĝenerale laŭ plano de Steve Good. [ligilo al anglalingva plano].  Oni funkciigas la ludilon per la kranko, kiu per 5 kamoj levas la piŝtojn. La piŝtoj kaptas la globetojn lauvice per kavaĵo en siaj suproj kaj puŝas ilin supren al la sekva, apuda pli alta. Ĉe la lasta piŝto ili ruliĝas malsupren laŭ dekliva kanelo ĝis la bazo kie denove komencas la iron de la globeto. Legi plu

Advertisements

Fendotamburo – Filmo kaj Artikolo

[Also available in English]

Fendotamburo estas muzika instrumento en la frapinstrumenta familio. Tia instrumento estas kutime konstruita el bambuo aŭ ligno en formo de skatolo kun unu aŭ pli fendojn en la supro.

La plejmulto da fendotamburoj havas nur unu fendon, sed iom havas du aŭ tri fendojn en formo de la litero “H”.

Se la langoj havas malsamajn longojn aŭ dikecojn la tamburo produktas du malsamajn tonojn.

La deveno de la fendotamburo estas trovita en Afriko, Sudorienta Azio kaj Oceanio. En Afriko tiaj tamburoj strategie lokigitaj por bona sonsendo (T.E. Laŭ rivero aŭ en valo), oni uzis por longdistanca komunikado.

La Projekto

La ligno por ĉi tiu projekto estas dike unu centimetro kaj duono. Mi prenis ĝin de la vojflanko. Antaŭe ĝi estis tirkestaro. Vi povas uzi ian haveblan lignon laŭ tiu dikeco.

Prisegu la flankojn de la skatolo laŭ la desegno suba. Ne nun segu la supron nek subon por ke la grandoj estos ĝustaj.

Simpla Platjunto

Simpla Platjunto

La juntoj de la skatolo povas esti simplaj platjuntoj, sed mi faris rabatojn en la miajn por plifortigi la juntojn. Post mezuro por grando, segu la malsupron laŭ la spaco inter la flankoj. Kungluu la skatolon kun la malsupron kaj flankenmetu ĝin ĝis firmiĝo.

Duobla Rabetjunto

Duobla Rabetjunto

Nun segu la supron por ke ĝi iom pligrandas ol la skatolo. Per frezilo en stablo aŭ laŭ via preferata procedo, segu la 3 fendojn en la supron laŭ la desegno.

Sur la supro, mezuru por trovi la mezon inter la fendofinoj. Marku iom pli ol centimetron de la mezpunkto. Por la alia lango mezuru pluan centimetron ol la unua marko. Vi povas desegni malgrandajn kurbojn por ornamigi la sekvaj segojn.

Per kurbsegilo, mana aŭ elektra retsegilo (laŭ via prefero) segu laŭ la linio kiujn vi ĵus markis por krei la langoj de la tamburo. Ŝlifu la fendojn por makakrigi la fendojn.

Forprenu la krampojn de la skatolo (se la gluo jam firmiĝis) kaj rondigu la randon de la supro kaj la angulojn de la skatolo per frezilo. Nepre KONSERVU LA SUPRAJN RANDOJN DE LA SKATOLO ORTAJN ĝis vi algluos ĝin al la skatolo!

Nun kungluu la supron al la skatolon, centrigante ĝin egale kaj enkrampigu ĝin. Post ĝi firmiĝis, forprenu la krampojn kaj priŝlifu la tamburon antaŭ la finpretigo.

Vi povas finpretigi la fendotamburon per oleo, lako, poliuretano aŭ ŝelako.fendotamburo

Alklaku por plengrando.

Alklaku por plengrando.

-Ni faru ion el ligno!

Ligneroj-2 Bendosegila Skatolo

[Also available in English]

Bendosegila skatolo estas skatolo farita el ligno uzante nur bendosegilon por prisegi ĝin.
La ligno povas esti solida bloko, tavola bloko aŭ ŝtipo el la ŝtiparo.
Kvankam plej multaj skatoloj havas rektajn flankojn kaj ortajn angulojn , estas preskaŭ nenia limigo pri la formo de bendosegila skatolo.
Ili eblas esti ovala, formo de koro, lacertoforma, aŭ ajna formo la fabrikanto povas elpensi.
Oni povas uzi aliajn ilojn, ekzemple bendosmirgilo kaj cilindra smirgilo por formi kaj glatigi la skatolon.
–:–
Solida bloko aŭ kungluaĵo:
Por fari bendosegilan skatolon vi komencas kun bloko da ligno. Ĝi povas esti solida bloko aŭ kungluaĵo de pli malgrandaj tabulopecoj. Kondiĉe ke la bloko povas ensidi en via bendosegilo ĝi povas esti ajna grando laŭ via plaĉo.
Segu la bazan formon
Vi povas desegni paperan ŝablonon aŭ simple desegni formon sur la lignon. Segu la bazan formon de la skatolo laŭ la desegnaĵo.
Desegu la dorson
Post tio, forsegu maldikan sekcion de la dorson. Faru la segaĵon dike ĉirkaŭ 1 cm.
Elsegu la tirkeston
Nun elsegu la tirkestoformo. Por helpi kaŝi la enira segvojon, provu komenci la sego je la bazo de la skatolo, sed ankaŭ laŭ la vejnaro de la ligno. Desegnu la formon de la tirkesto por ke la anguloj ne estu tro striktaj por la klingo. Vi povas plani ĝin surpapere aŭ laŭvole per desegnado sur la lignon.

Kunglui la Korpon
Post la formo de la tirkesto elsegiĝis, prenu la korpon kaj ŝmiru gluon en la segvojon kie la klingo eniris kaj kunklampu ĝin.
Desegi la fronton kaj dorson de la Tirkesto
Dum la gluita korpo firmiĝadas, prenu la tirkestoformo kaj desegu la fronton kaj dorson. Faru maldikan segaĵon dike ĉirkaŭ 1 cm.
Elkavigi la tirkeston
Desegnu formo ‘U’ sur la fronton de la tirkestoformo komence de la supro kaj elsegu la ‘U’-on. Tiu peco estas forĵetebla.
Smirgi la interno de la tirkesto
Smirgu la internajn facojn de la tirkesto kaj ankaŭ de la fronto kaj dorso. Estas multe pli facile smirgi ĉi tiujn nun ol post la kungluado.
Kunglui la tirkeston
Algluu la fronton kaj dorson al la korpon de la tirkesto. Elastaj ringoj estas tre utilaj krampoj por ĉi tiu afero.
Smirgi internon de la korpo
Dum la gluo en tirkesto firmiĝas, smirgu la internon de la korpo. Provu ne esti tro forte por ke la tirkesto ne havu tro da liberspaco.
Alglui la dorson al la korpo
Nun algluu la dorson al la korpon. Ankaŭ ĉi tie elastaj ringoj estas tre utilaj.

Smirgi eksteron de la tirkesto
Post la gluo firmiĝis, estas jam la tempo por pli da smirgado. For prenu la elastajn ringojn kaj smirgu la eksteron de la tirkesto. Masoĥistoj rajtas fari tion permane, sed mi preferas uzi ilon elektran. Zorgu ke la anguloj inter la fronto/dorso kaj la flankloj restu iom akraj. Ne rondigu ilin.
bendosegila skatolo 002Smirgi la korpon
Post firmiĝo de la gluo, forprenu la elastajn ringojn kaj smirgu la korpon de la skatolo.
Fari la anson
La tirkesto mankas anson por esti facile eltirebla el la korpon. Vi povas fari la anson el pecon da ligno el la nuna projekto aŭ el via amaso de lignopecoj, aŭ vi povas uzi pecon da lignostango aŭ malgrandan aĉetitan anson. Se la skatolo sufiĉe grandas, fingro truo borita en la tirkesto povas servi.
Finpretigo
Vi povas tinkturi la skatolon aŭ simple priŝmiru ĝin per lako aŭ oleo. Se la ligno aparte belas pro sia vejnaro vi certe ne farbu ĝin.
Surskribi
Skribu vian nomon je malrimarkebla loko kaj aldonu la daton. La skatolo finiĝis. Ci tiuj estas tiel facile fareblaj ke vi devas fari kelkajn. Plue, ili estas bonaj por donaci.

– Ni faru ion el ligno!

Ligneroj-1: Du-ŝraŭba krampo

[Also available in English]

Lignaĵistoj ĉiam diras, ke oni neniam povas havi tro da krampoj. Kvankam ili ne estas konsiderataj kiel veraj iloj, kiam al vi mankas krampo por kunteni projekton por kungluado, vi ja rimarkas kiom grava ĝi estas. Sed krampoj estas multekostaj.  Kaj krome, se vi uzus vian poŝmonon por aĉeti krampojn, vi ne havus monon por aĉeti lignon kaj gluon. Do kial vi ne konstruu viajn proprajn?

En ĉi tiu artikolo mi priskibos al vi kiel fari krampon por lignoprilaboro. Mi kondukos vin tra la procedon paŝon post paŝo. Kiam vi finos vi havos utilan ilon por aldoni al via lignaĵista  ilaro.

1 clamp

Partoj de la krampo:

  • Makzeloj: La makzeloj de tiaj krampoj estas farita el lingo. Fakte, tio estas unu el la allogaj trajtoj de tiaj krampoj. Mi uzas detranĉaĵon de trabo el mia trabopecamaso. Ne gravas ĉu la ligno estas nova aŭ malnova, sed ĝi devas esti bona, solida ligno sen grandaj nodoj. Ĝi devas esti ne malpli ol 10 cm larĝe, 4 cm alte kaj 25 cm longe.
  • Teniloj: La teniloj estas ankaŭ faritaj el detranĉaĵo. Mi segis la miajn el trabopeco.  Ili mezuras longe 11 cm kaj flanke po 2,5 cm.
  • Ŝraŭbostango: Mi uzas grande  [M10] ŝraŭbostangon por la ŝraŭbomekanismo de la krampo. Eblas uzi iomete pligrandan, sed mi rekomendas ke vi ne uzu ion malpli grandan por ĉi tiu krampo. Vi bezonas 2 pecojn longe 30 cm.
  • Ŝraŭbingoj: Vi  bezonas 6 ŝraŭbingojn laŭ la grando de la ŝraŭbostango.
  • Lignostango: Vi bezonos pecon da lignostango por ŝtopi la truojn vi boros por la ŝraŭbingoj (vidu sube)
  • Gluo: Vi bezonos lignogluon kaj iom da forta epoksirezino.

Farado de la makzeloj

Segu la trabopecon je 25 cm. Tiam precize laŭlonge segu la lignon en duonojn, proksimume 4,5 cm.  Marku por la angulo sur la makzeloj kaj segu la angulon.

Uzante la planmarkojn, boru du 20 mm  malprofundajn truojn en ambaŭ flankojn de la dekstra makzelo. Boru la truojn iomete pli profunde ol la dikeco de la ŝraŭbingoj.

Post tio, boru 13 mm truon tra la centron de la 20 mm truojn. Faru tion ankaŭ ĉe la markojn sur la maldekstra makzelo. Ĉi tiuj estas por la ŝraŭbostangoj.

Sur la facon de la maldekstra makzelo boru 20 mm truojn por la ŝraŭbingoj ensidi. Ĉi tiuj truoj ne boru tute tra la makzelon, sed boru ilin iomete pli profunde ol la truoj por la ŝraŭbostangoj

Fari la Maniloj

Tranĉu la manilojn el peco da trabo. Ili mezuras 2,5 x 2,5 cm kaj estas longe 10 cm.

Se vi volas kuprajn ĉapojn esti sur la finoj de la maniloj vi bezonas rondigi unu finon de ĉiu manilo laŭ la interno de la ĉapo. Turnilo utilus por ĉi tio, sed bendosmirgilo sufiĉos.

La truo por la ŝraŭbostango estas borenda en la ĉapo en la centron kiel eble plej precize. Poste uzu la ĉapon por lokigi la trulokon en la manilo.

Truo por la ŝraŭbostango estas borenda en la manilo. Faru ĝin profunde 7,5 cm.

Ĉar nun la partoj finiĝis, la maniloj estas kunmeteblaj. Uzu epoksirezinon por kunfiksi la stangojn en la truojn. Gluu ankaŭ la ĉapojn.

Kunmuntado kaj Protektado

Antaŭ ol komenci la kunmuntadon segu du mallongajn pecojn el la lignostango. La lignostango devas samlarĝi laŭ la truojn en la faco de la maldekstra  makzeloj esti longe proksimume 25 mm.

Prenante unu manilon, ŝraŭbumu unu ŝraŭbingon preskaŭ ĝis la tenilo. Lasu proksimume 1,5 cm da spaco inter ĝi kaj la tenilo. Enmetu tiun ŝraŭbostangon tra la suban truon de la dekstra makzelo. Ŝraŭbumu duan ŝraŭbingon preskaŭ ĝis la dekstra makzelo.

Nun metu ŝraŭbingon en la suban truon de la maldekstra makzelo kaj ŝraŭbumu tra ĝi la ŝraŭbostangon. Nur ŝraŭbumu ĝin ĝis la fino eliras el la makzelon. Metu ŝraŭbingon en la supran truon de la maldekstran makzelon kaj ŝraŭbumu la alian ŝraŭbostangon tra ĝin. Nun ŝraŭbumu ŝraŭbingon sur ĝin kelkajn centimetrojn. Ŝraŭbuu la ŝraŭbostangon ĝis ĝi atingas la alian flankon de la dekstra makzelo. Ŝraŭbumu trian ŝraŭbingon sur la finon de la ŝraŭbostango. Prenu la tenilojn de la krampo kaj prove turnu ilin. Ĝia movo devas esti malstrikta.

Nun iom malŝraŭbumu la ŝraŭbingojn fore de la makzelo. Deprenu la unu de la finon de la ŝraŭbostango.  Preparu la epoksirezinon kaj metu malgrandan kvanton sur la ŝraŭbaĵojn inter la ŝraŭbingoj kaj la makzelo. Reŝraŭbumu ilin al la makzelo sed lasu iom da movlibereco.

Uzante lignogluon gluu pecon da la lignostango en ĉiu truon en la faco de la maldekstra makzelo.

Post la gluo tute firmiĝis, ebenu la elstarantajn lignopecojn per smirgilo, raspilo aŭ ĉizilo laŭplaĉe. Smirgu la tutan krampon por forigi akraĵojn.

Protektu la krampon kontraŭ fiksiĝonta gluo per unu-du tavoloj da lako aŭ ia oleo, ekzemple linoleo.

Nun via krampo tute finiĝis. Iru kaj faru lignaĵon!

clamp plan1clamp plan4   clamp plan2 clamp plan3

– Ni faru ion el ligno!