Jen umo kiun mi provizore nomas Oval-desegnilon de Arkimedo. (Anglalingve ĝi nomiĝas Trammel of Archemedes.) Mi faris ĝin kiel Kristnaska donaco por mia juna nevo. Li emas esti farema do mi pensas ke ĉi tiu servos al du celoj. Ĝi estas ludilo kaj matematika ilo.

Jen kiel la partojn moviĝas.
Mi faris ĝin el mia stoko de malmultiĝanta stoko de juglanda ligno kaj kelkaj desegaĵoj de blanka kverkoligno kiun mi iam trovis sur la stratoflanko. La latunaj alfiksaĵoj donas finecon al ĝi.