Stakebla seĝo: Instruserio, 2a parto: kurba lamenaĵo por la dorsaĵo

[Also available in English]

[Vidu la antaŭan parton de la instruserio]

Mi volis frue fari la kurban lamenaĵon por ke ĝi bone firmiĝu dumnokte en la premilo.

[Sube] Mi lernis per vivsperto ke estas bona ideo protekti la eksterajn facojn de la lamenotaĵo per maskobendo. Alie, la elpremaĵo de gluo fiksiĝas al la facojn kaj tio postulas tempon por forskrapi ĝin. En la bildo sube mi uzas plastobendon ĉar mi ne plu havis larĝan maskobendon.

Legi plu

Advertisements

Stakebla Seĝo: Instruserio, 1a parto: Prisegado de la ligno

[Also available in English]

Jen paŝo post paŝo priskribo pri kunstruado de stakebla seĝo. Por ĉi tiu projekto mi komencas kun tabulo kiu mezuriĝas cole .75 oble 11.25 oble 8 futoj. Fakte mi konstruas 6 seĝojn, sed mi montros al vi nur unu. Mi komencas per transtranĉo de la tabulo ĉe la proksimuma mezo. Tio farigas la tabulon pli facile traktebla.

[Sube] Mi laŭlonge segis la tabulon en tri 3-colajn pecojn. Restos nur unu 2-cola peco kiun mi uzos poste en la projekto.

Legi plu

Izolplato aŭ submetaĵoj

IMG_1820IMG_1821[Also available in English]

Antaŭnelonge mi vidis anglalingva filmon ĉe YouTube kie Linn Orvar faris ĉi tiun projekton. Mi taksis ĝin ĉarma kaj metis ĝin en mia listo de farendaĵoj. Linn provizas ŝablonon ĉe ŝia retejo por la formo de la pecoj. Eblas ke vi devu elpresi ĝin en du partoj kaj kunfiksi ilin per fiksbendo.

Por la ligno mi uzis tirkestofronton kiun mi iam trovis ĉe ia vojflanko. Mi ne tutcertas kia ligno ĝi estas, sed ĝi estas pli malmola ol pinligno. Mi prisegis ĝin per mia bendosegilo. Ankaŭ eblas uzi kurbsegilon aŭ retsegilon. Mi rondigis la suprajn randojn per frezilo kaj glatigis ilin per ŝlifspindelo en mia bormaŝino kaj vag-rotacia ŝlifilo.

Mi koloris la pecojn per tinkturo, uzante malsaman tinkturon por ĉiu peco. Mi lasis unu sentinktura kaj protektis la pecojn per ŝpruclako. Ĝis nun la lako ne difektiĝis de la uzado por ŝvitantaj glasoj da glacioteo. Ĝi estis simpla projekto, sed ankaŭ amuza.

Stako da subtasoj.

Stako da submetaĵoj.

Subtasoj uzataj

Submetaĵoj uzataj

Kunmetitaj subtasoj uzataj kiel izolplato por varmega kuirpoto.

Kunmetitaj submetaĵoj uzataj kiel izolplato por varmega kuirpoto.