Fari fret-dolcimeron, parto fina

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Kun la tuta instrumento kungluita, nun estas la tempo trakti iom da eroj. Unue mi priŝlifis la tuton, rondigante la akrajn angulojn. Mi uzis tre maldikan dorsosegilon el mia iletaro por streki la lokojn por la kordoj sur la ponteto kaj selo. Poste mi segos fendetojn tiuloke en kiuj sidos la kordoj.

[Supre] Ĉe la neagordilara fino de la dolcimero bezonas esti ankroj por la kordoj. Uzante la lokojn de la noĉoj en la ponto, mi markis lokojn por la kordstiftoj.

[Supre] Mi boris truetojn por malebligi fendiĝon de la ligno kaj mi uzus longe 1 colajn latunajn najlojn por la stiftoj. Poste mi fortondis la kapojn de la najloj kaj glatigis la krudajn finojn per fajlilo.

[Supre]  Mi muntis unu gitarkordon sur ĝin por kontroli la fretojn. Feliĉe ili estas ĝuste lokigitaj kaj bone funkcias. Jen la dolcimero estas preta por la finpretigo!

Ĉi tiu estas la fina afiŝo en la serio.  Vidu la finitan dolcimeron ĉi tie [ligilo]

— Ni faru ion el ligno!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s