Jen plua el tiuj varoj kiujn oni nek povas aĉeti nek trovi bildon en la interreto (antaŭ nun.) Ĉi tiu estiĝis ĉar iu en mia preĝejo volis ion kiu ebligus ke sxi povus stari ĉe la komputilo anstataŭ sidi ĉe la skribotablo. Mi decidis krei altan tablon kiu sidas ĉe la angulo de la skribotablo. (Vidu sube.) Legi plu
Monthly Archives: Septembro 2016
Ege simpla apogilo por via moderna poŝtelefono
Jen simpla projekto por lignodesegaĵoj. Mia filino diris ke mi faru ion por apogi ŝian poŝtelefonon. Ŝia mano laciĝis, tenante ĝin dum ŝi spektas filmojn. Mi tuj sciis kion fari pri tio. Legi plu
Benko de mia avo
Mia onklino havas benkon pri kiu ŝi diris al mi ke apartenis al mia avo. Ĝi estas kutima kvin-tabula benko. Iam kiam ni estis ĉe ŝi, mi notis la mezurojn por konstrui mian propran.
Ĉi tiu benko estas konstruebla el nur du 6-futlongaj (du metrolongaj) pinlignaj tabuloj. Mi faris ĝin per bazaj laboriloj. Legi plu