Ligneroj-2 Bendosegila Skatolo

[Also available in English]

Bendosegila skatolo estas skatolo farita el ligno uzante nur bendosegilon por prisegi ĝin.
La ligno povas esti solida bloko, tavola bloko aŭ ŝtipo el la ŝtiparo.
Kvankam plej multaj skatoloj havas rektajn flankojn kaj ortajn angulojn , estas preskaŭ nenia limigo pri la formo de bendosegila skatolo.
Ili eblas esti ovala, formo de koro, lacertoforma, aŭ ajna formo la fabrikanto povas elpensi.
Oni povas uzi aliajn ilojn, ekzemple bendosmirgilo kaj cilindra smirgilo por formi kaj glatigi la skatolon.
–:–
Solida bloko aŭ kungluaĵo:
Por fari bendosegilan skatolon vi komencas kun bloko da ligno. Ĝi povas esti solida bloko aŭ kungluaĵo de pli malgrandaj tabulopecoj. Kondiĉe ke la bloko povas ensidi en via bendosegilo ĝi povas esti ajna grando laŭ via plaĉo.
Segu la bazan formon
Vi povas desegni paperan ŝablonon aŭ simple desegni formon sur la lignon. Segu la bazan formon de la skatolo laŭ la desegnaĵo.
Desegu la dorson
Post tio, forsegu maldikan sekcion de la dorson. Faru la segaĵon dike ĉirkaŭ 1 cm.
Elsegu la tirkeston
Nun elsegu la tirkestoformo. Por helpi kaŝi la enira segvojon, provu komenci la sego je la bazo de la skatolo, sed ankaŭ laŭ la vejnaro de la ligno. Desegnu la formon de la tirkesto por ke la anguloj ne estu tro striktaj por la klingo. Vi povas plani ĝin surpapere aŭ laŭvole per desegnado sur la lignon.

Kunglui la Korpon
Post la formo de la tirkesto elsegiĝis, prenu la korpon kaj ŝmiru gluon en la segvojon kie la klingo eniris kaj kunklampu ĝin.
Desegi la fronton kaj dorson de la Tirkesto
Dum la gluita korpo firmiĝadas, prenu la tirkestoformo kaj desegu la fronton kaj dorson. Faru maldikan segaĵon dike ĉirkaŭ 1 cm.
Elkavigi la tirkeston
Desegnu formo ‘U’ sur la fronton de la tirkestoformo komence de la supro kaj elsegu la ‘U’-on. Tiu peco estas forĵetebla.
Smirgi la interno de la tirkesto
Smirgu la internajn facojn de la tirkesto kaj ankaŭ de la fronto kaj dorso. Estas multe pli facile smirgi ĉi tiujn nun ol post la kungluado.
Kunglui la tirkeston
Algluu la fronton kaj dorson al la korpon de la tirkesto. Elastaj ringoj estas tre utilaj krampoj por ĉi tiu afero.
Smirgi internon de la korpo
Dum la gluo en tirkesto firmiĝas, smirgu la internon de la korpo. Provu ne esti tro forte por ke la tirkesto ne havu tro da liberspaco.
Alglui la dorson al la korpo
Nun algluu la dorson al la korpon. Ankaŭ ĉi tie elastaj ringoj estas tre utilaj.

Smirgi eksteron de la tirkesto
Post la gluo firmiĝis, estas jam la tempo por pli da smirgado. For prenu la elastajn ringojn kaj smirgu la eksteron de la tirkesto. Masoĥistoj rajtas fari tion permane, sed mi preferas uzi ilon elektran. Zorgu ke la anguloj inter la fronto/dorso kaj la flankloj restu iom akraj. Ne rondigu ilin.
bendosegila skatolo 002Smirgi la korpon
Post firmiĝo de la gluo, forprenu la elastajn ringojn kaj smirgu la korpon de la skatolo.
Fari la anson
La tirkesto mankas anson por esti facile eltirebla el la korpon. Vi povas fari la anson el pecon da ligno el la nuna projekto aŭ el via amaso de lignopecoj, aŭ vi povas uzi pecon da lignostango aŭ malgrandan aĉetitan anson. Se la skatolo sufiĉe grandas, fingro truo borita en la tirkesto povas servi.
Finpretigo
Vi povas tinkturi la skatolon aŭ simple priŝmiru ĝin per lako aŭ oleo. Se la ligno aparte belas pro sia vejnaro vi certe ne farbu ĝin.
Surskribi
Skribu vian nomon je malrimarkebla loko kaj aldonu la daton. La skatolo finiĝis. Ci tiuj estas tiel facile fareblaj ke vi devas fari kelkajn. Plue, ili estas bonaj por donaci.

– Ni faru ion el ligno!

Advertisements