Mia edzino menciis ke plaĉus al ŝi havi gitar-apogilon ĉe la lernejo kie ŝi laboras. Ĉar mia tasko fari donacaĵojn por la parencaro forprenis de mi la tempon kion mi bezonis por fari iom specialan por mia kara edzino, mi pensis ke mi minimume faru ĉi tion por ŝi. La alian aferon mi devas ŝuldi al ŝi. Legi plu
Monthly Archives: Januaro 2016
Tenujo por du buŝpecoj
Mia filino scipovas ludi kaj la tenoran tubjon kaj la trombonon. Ĉiu havas propran buŝpecon. Ĝis nun, post la postluda lavado de la buŝpeco ŝi metis ĝin sur malgranda viŝtuko por sekiĝi. Dum longa tempo mi pensis ke mi faru por ŝi ian aferon kiu pli taŭgas por tiu celo. Legi plu