Ludmaŝino por vitroglobetoj

IMG_3541

[Also available in English]

Mi faris ĉi tion por la naskiĝtaga datreveno de mia nevo. Ĝi estis konstruita ĝenerale laŭ plano de Steve Good. [ligilo al anglalingva plano].  Oni funkciigas la ludilon per la kranko, kiu per 5 kamoj levas la piŝtojn. La piŝtoj kaptas la globetojn lauvice per kavaĵo en siaj suproj kaj puŝas ilin supren al la sekva, apuda pli alta. Ĉe la lasta piŝto ili ruliĝas malsupren laŭ dekliva kanelo ĝis la bazo kie denove komencas la iron de la globeto. Legi plu