Gastafiŝo: Nuksobovlo el fruktligno

Kun plezuro mi anoncas ke ni havas la unuan gastafiŝon en ĉi tiu blogo.  Dankon, Jens el Oksfordo, Britujo!

jens bovlo-1

“…Unu peco, kiun mi faris antaŭ kelke da jaroj. Estas malgranda bovlo farita tute senmaŝine el fruktarba ligno. Mi ne ĝuste memoras, ĉu pruno aŭ ĉerizo. Mi tre ŝatas tiun bovlon. Estas plezuro tuŝi ĝin. Estis ja mia unua, kaj poste mi nur faris unu aŭ du aliajn.”

jens bovlo-2