Arbobranĉo Fariĝas Bastono

IMG_2848[Also available in English]

Antaŭnelonge mi pritondis kelkajn malgrandajn arbojn apud mia domo. Dum tiu tasko mi rimarkis unu branĉon kun ĉarman angulon.  Mi flankenmetis ĝin por ke poste mi traktos ĝin.

Unu vesperon dum mi atendis la alvenon de la edzino mi decidis ekprilabori la branĉon, sed mi decidis fari ĝin per nur bazaj iloj.  Per nur mia poŝtranĉilo mi senŝeligis la branĉon kaj komencis forskrapi la elkreskintajn branĉetojn de ĝi.

Tiam mi decidis uzi retsegilon por forsegi la branĉetojn. Mi rondigis la aferon per raspilo kaj ŝlifopapero. Mi ĝustigis la longon per mansegilo kaj multe ŝlifis la bastonon ĝis glateco. Legi plu

Advertisements

Du kompletoj da buŝtukoringoj

projects 011[Also available in English]

Jen ringoj por buŝtukoj kiujn mi faris el kverkoligno kaj pinligno. Mi uzis mian kloŝosegilon kaj bormaŝinon por krei la ringojn. Mi ŝlifis la eksterajn surfacojn per mia bendoŝlifilo kaj la internajn permane.  Poste, mi bevels la randojn per la bendoŝifilo por plibeligi ilin. Mi finpretigis la pecojn per kelkaj tavoloj da linoleo. Poste mi enfrotis abelvakson en la surfacojn kaj poluris ilin.

-Ni faru ion el ligno!

projects 009projects 010

Unu speco de cirklosegilo.

Unu speco de kloŝosegilo.

Du Submetaĵaj Kompletoj

projects 001[Also available in English]

Jen du kompletoj da submetaĵoj kiuj mi faris el reuzita ligno. La malhela ligno estas kverkoligno el malnova tabulpleto kaj la hela ligno estas io mezpeza, do certe ne pinligno. Mi trovis ĝin ie en mia stoko da ligno.

La helaj submetaĵoj havas inkrustaĵojn de juglandaj kaj kverkolignaj strioj. Plaĉas al mi la hazardeco de la desegnoj.

La submetaĵoj mem estas samaj en la segado. Mi faris malprofundan segvojon al la supro de ĉiu rando. Ĉi tiu segvojumo estas duoncolo for de la rando. La randoj ankaŭ estis bevelitaj por aldoni iom da ornamon al la pecoj.

La tenujoj malsamas por eviti tedecon en mia laboro. Ili ambaŭ havas simplajn platjuntojn kuntenitaj per lignogluo. Por provi kaŝi la simplajn juntojn mi segvojumis laŭ la juntoj kaj bevelis la suprajn randojn de la teujojn.  Tiel la tenujoj eĥas la stilon de la submetaĵoj. Mi finpretigis ambaŭ per linoleo.

-Ni faru ion el ligno!

tabulpleto

Tipa tabulpleto.

projects

Por vidi la aranĝon de la inkrustaĵoj.

projects 002projects 004