Ujo por la fret-dolcimero

case-015

[Also in English]

Vidu la dolcimeron kiu loĝas en ĉi tiu kesto! [ligilo]

Konstruinte mian duan fret-dolcimeron, mi konstruis protektan keston por ĝi. Mi certas ke mia edzino portos ĝin al la lernejo kaj reen hejmen multfoje.

case-017Por la kesto mi uzis pecon da kion mi kredas estas kverkligno. Gia vejnaro ne enhavas la verdeco de poploligno.

Mi laŭlonge segis la tabulon en duonojn kaj segis por krei la kvar flankojn de la kesto. La supro kaj malsupro estas el re-uzita krucligno de kelkaj tirkestoj kiujn mi trovis antaŭe ĉi-jare. Ili estis kolorita unuflanke, do mi uzis tiun flankon por la ekstero.

Mi desegis la supron de la kesto kaj ĉizis mortezojn por la ĉarniroj. Mi provizore alfiksis ilin por ke mi povas marki kaj fari gvidtruojn por la tenilo, angulumoj, kaj klinkoj. Sekve mi deprenis la ĉarnirojn kaj priŝlifis la keston.

Mi farbis la enajn facojn de la krucligno nigraj, kaj aldonis ripojn sur kiuj sidos la instrumenton. Tiujn mi garnis per nigra feltbendoj. Sub kie la agordilaro sidos, mi aldonis fakon por meti la kelkajn aĵojn pridolcimerajn, ekzemple plektrojn, novajn kordojn, fretpremilon, ktp. La ripoj estas el mahogano.  La fako estas el (eble) kverkligno.

Mi kolorigis la facojn de la krucligno per malhela ĉerizkolora tinkturo kaj finpretigis la tutan keston per ŝpruclako.

Sekve mi remuntis la ĉarnirojn, alfiksis la latunajn angulumojn, teilon, klinkojn, kaj la kovrilo ĉarnirojn por la enmetejo. Mi ankaŭ algluis du  spongokaŭĉukajn blokojn por sekure teni la instrumenton kontraŭ moviĝo. Mi kolektis akcesoraĵaro kun kordpremilo, plektro kaj kontraŭglita mato.

case-020Mi tre ŝatas la aspekton de la kesto. Mi apenaŭ povas atendi ĝis mi donacos la tuton al mia edzino je Kristnasktago. Mi metis sur la kovrilo de la enmetejo strofon de Psalmo 33a per eltondaĵgluado. Mia amiko Cy trovis ĝin por mi. Ĝi diras (anglalingve) ‘Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun ĝojo.‘ Psalmo 33,3.

[Sube] Devigaj fotoj de la kungluaĵo!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s