Bobenĉareto por ĝardena akvotubo

hose reel 042[Also available in English]

Nia najbaro konstruigis mureton laux nia tereno kaj la ŝtonoj por la masonistoj liveriĝis sur tabulpletoj. Tenante enkape ĉi tiun projekton, mi petis ke mi havu la tabulpletojn pro la ligno.  Mi malmuntis ilin. Post la sennajligo de la tabuloj mi ordigis ilin. La pli pezajn mi flankenmetis por ĉi tiu projekto. La malpli pezajn mi uzis por fari kovrilon por mia rubujejo.

hose reel 043 Legi plu

Loko por Jesuo el Tabulpleta Ligno

creche 006[Also available in English]

nativity

Figuraro treege simila al la kompleto kiun ni havas por starigi por ĉiu kristnaska sezono.

Dum multaj jaroj ni havis lumigitajn figurojn de la Jesua Naskosceno sed ni ĉiam simple starigis ilin antaŭ nia domo. Estas ne eĉ iluzio de ŝirmejo por ili.

Kiel multaj aliaj aferoj, ĉi tiu projekto estadis en mia listo de farendaĵoj, sed ne tre proksima al la unua ero.  Ĉijare iu donacis al mi amaseton da tabulpleta ligno. Legi plu

Ventornamaĵo pri kampara fervojado por konkurso

country railroading

[Also available in English]

Jen mia konkursaĵo por la Whirligig Wars (Ventornamaĵaj Militoj) en la jaro 2014. Farmisto penas puŝi bovinon el la trako sed li nur sukcesas suprenpuŝi la bovinpostaĵon. Samtempe lokomotive atendas por malblokiĝo de la vojo. Tio afero estis nemalofta okazo en ĉi tiu regionon antaŭ cent jaroj. La helicon mi farbis por aspekti kvazaŭ semaforaj aloj.

Mi ĝuis la faron de ĉi tiu projekto. Tamen, ĝi postulis pli da tempo ol mi antaŭvidis. Estas filmo kiu montras la ventornamaĵon movantan.  [Jen ligilo al la filmo]

Mi ne premiis en la konkurso.

-Ni faru ion el ligno!

Kampara Violonista Ventornamaĵo

fiddler whirligig

[Also available in English]

Ĉi tiun estas la unua ventornamaĵo kiun mi iam ajn faris. Je la tempo kiam ni unue transloĝiĝis en nian domon mi ekvolis konstrui ventornamaĵon pri kampara violonisto. En tiu tempo mi estis lernanto pri la violono kaj la penso de violonludanta ventornamaĵo plaĉis al mi. Tiam mi ne vere posedis iajn laborilojn por tiaj projektoj.  La plano ne evoluis preter surpapera desegnaĵo. Tiu restis fiksita al nia kuireja afiŝtabulo ĝis ni formetis ĝin en la subtagmenton post rearanĝo de la ĉambro.

Tamen, la ideo restis en mia menso ĝis mi serĉis nian bibliotekon por libroj pri konstruado de ventornamaĵojn. Mi trovis libron fare de Andrew Lunde kiu priskribas kiel fari la aferon, kiujn iloj uzi, kaj kiaj materialoj havindas por simplaj siluetaj ventornamaĵoj. Do mi aĉetis ekzempleron de tiu libro.

La libro estas tre helpema. Ĝi priskribas kiel fari la helicon kaj la bazon por tiuj ventornamaĵoj. Mi agis kontraŭ prodento. Anstataŭ fari unu el la ventornamaĵoj de S-ro Lunde por bone lerni la fundamentojn, mi enplonĝis kaj desegnis unu de mia propra plano.

Konfese, mi trovis la bazformon por mia projekto per bildoserĉo interreta pri ‘Fiddler Whirligig”. Mi paŭsis tiun bildon per komputilo kaj faris unu-du ŝanĝetojn. Mi faris ŝablonon el kartono por certiĝi ke la artikoj ĝuste funkcios kaj transpaŭsis ilin al ligno. La ligno por ĉi tiu ventornamaĵo estas tiu kiun mi jam havis ĉe mi, ordinaraj tabulpecoj kaj krucligno.

Laŭ S-ro Lunde mi devis aĉeti malgrandan ŝraŭbaĵigilaron (ŝraŭbenigilon kaj ŝraŭbaĵilon) kaj iom da latunaj stangetoj boltoj, ŝraŭbingojn kaj platringojn.

Post ĉio, mi nur diras ke la diabla afero funkcias. Estas plaĉe vidi ĝin moviganta de la ventetoj.

-Ni faru ion el ligno!

ŝraŭbaĵigilaro.

ŝraŭbaĵigilaro.

La Leĝo kaj Evangelio

 

law and gospel

[Also available in English]

Pro la 30a jaro post la Konsekro de mia pastro, mi volis fari ventornamaĵon por li. Post iom da penso, venis al mi la bildo de predikanto tenanta krucon kaj Biblion per la manoj. Ili balancas kiel balancopesilo kiam la vento blovas. La vosto estas bildo de nia preĝejo kvazaŭ vidata de la pastra domo.

-Ni faru ion el ligno!

Kampara seĝo

adirondack chair

[Also available in English]

Unu someron mi faris ĉi tiun kamparan seĝon. En la angla oni nomas la stilon ‘Adirondack’.  La desegnon mi prenis el libro de Norm Abram, la fama televida lignaĵisto en Usono. La flankotablo mi ne kopiumas, sed similas al unu farita en la televida programo New Yankee Workshop. Ĉar la seĝo loĝas eksterdome, mi uzis pinlignon kiu estis traktita por eksterdoma uzo.

-Ni faru ion el ligno!