Stativa muntumo por ipodo

ipod mount 001[Also available in English]

Mia edzino demandis ĉu mi povas fari ion por teni sian ipodon sur fotila stativo. Kia komika demando! Unue mi paŭsis la profilon de la ipodo sur paperon kaj indikis la lokojn de la ĵakoj, butonoj kaj lenso. Baze mi bezonis krei ion kiu tenas ĝin je la supro kaj malsupro, sed lasas la lenso neblokata. Mi ne trovis multajn tiajn aferojn per Google, do mi decidis io sulkeca sufiĉe tenus la ipodon. La malfacilaĵo estis la tenokapablo. Mi ne volis uzi simplan ŝraŭbon kaj aletŝraŭbingon ĉar se io povas esti streĉita IU iam decidos ke la ipodo estas parto de la venonta misio al Marso kaj streĉos ĝin ĝis la plasto krevos. Mi ne parolas pri mia edzino, ŝi vere prudentas, sed ĉar la montumo estos en lernejo kun lernantoj kaj instruistoj mi certas ke finfine tio okazos. Mi bezonis ion por teni la supran parton kaj mi sciis ke nepras ke ĝi estu movebla por enmeti kaj demeti la ipodon. Mi imagis ian risortaĵon, sed mi ne havas multajn risortojn. Mi pensis ke mi bezonos aranĝi ion per elasta ring. Sed, dum la vespermanĝo venis al mi la ideo ke agrafo estas risorteca kaj ni havis kelkajn grandajn en la domo. Do mi detranĉis la pintojn kaj kapojn de du agrafojn kaj kurbigis la finojn por sidi en malgrandajn truojn.  Ili bone funkcias por dolĉe premi la ipodon por ke ĝi ne elfalos aŭ movos. Vidu la bildojn sube: ipod mount 005[Supre] La muntumo sen ipodo. [Sube] montrante kiel malfermi la makzelon de la muntumo por enmeti la ipodon. ipod mount 006 ipod mount 002ipod mount 003ipod mount 004ipod mount 007ipod mount 008

Advertisements

Piedbenko(j) por pupoj

benches etc 003

[Also available in English]

La knabina pupo en la antaŭe priskribita projekto foje faladis el la benko kvazaŭ ŝi ekdormis, do mia filino petis ĉu mi povis fari piedbenkon por la pupo por ke ŝi sidu ĝuste kaj ne falu. Post ripete peto al mi, mi finfine metis la projekteton en mia listo de farendaĵoj. Mi faris ĝin el detranĉaĵoj kiuj estis antaŭe el mia (mal)glora stoko de tirkestoligno. Mi fakte faris du benketojn ĉar mi atendas ke iu diros ke ni bezonas benketon por ambaŭ pupoj. Ni vidos. Ĉar la benko por la pupoj estas farbita, mi farbis ankaŭ la benketon.

– Ni faru ion el ligno!

Pupoj sur la benko kun piedbenketo..

Pupoj sur la benko.

Benko por pupoj

benches etc 004

[Also available in English]

Ĉi tiu estas malnova projekto kiun mi faris en jaro 2012. Ĉar ĝi rilatas al la projekto kiun mi ĵus finis, mi pensas ke konvenas ke mi afiŝu ĝin nun.

Mia edzino petis ke mi faru pupobenkon por du germanaj pupoj porcelanaj kiujn oni donis al nia filino. Mi trovis la projekton en libro en nia loka biblioteko do decidis provi la aferon. Tiu tempo estis antaŭ ol mi sciis pri la gloro trovi lignon je dikeco duoncola ĉe la vojflanko. Pro tio la benketo estas farita el ¾ cola ligno. Tial ĝi aspektas iom blokeca. La juntoj ne tre bonas, nek la finpretigo. Jen suba foto kiu montras mian unuan provon pri hirundvosta junto. La junto ĉe la alia fino aspektas iom pli strikta. Mi farbis la mebleton bruna ĉar la ligno jam havis tinkturon sur ĝi kaj mi ne volis forigi ĝin.

– Ni faru ion el ligno!

Mia unua hirundvosta junto ne tre bonas.

Mia unua hirundvosta junto ne tre bonas.

Pupoj sur la benko.

Pupoj sur la benko.

Piedtamburo / kestotambureto

stomp box

[Also available in English]

Mi konstruis ĉi tiun piedtamburon laŭ la filmo (anglalingva) de Steve Ramsey. Ĝi estis amuzan projekton, kaj ĝi donis al mi kialon uzi mian helpilon por foldtranĉoj! La piedtamburo povas esti ludata per mano aŭ maleetoj, sed kutime oni frapas ĝin piede. Mi faris la tintilstangon el rompita tamburino. Krom la kaŭĉukaj piedetoj, la ligno estis el mia stoko de detranĉaĵoj. La duoncola (12.7 mm) kaj 1/8 cola (3.175 mm) krucligno venis el forĵetita tirkesto kiun mi trovis.

-Ni faru ion el ligno!

Simpla helpilo por foldtrancxoj.

Simpla helpilo por foldtranĉoj.

Paro da kripoj

manger 001

[Also available in English]

Pasintjare mi promesis al mia pastro ke mi konstruos du kripojn por anstataŭi la unu kiu kadukiĝadis. Mi konstruis du ĉar la unu estas pruntepenita de tempo al tempo de la antaŭlernejo dum pretiĝo por la Kristnaska prezento. Havi du pliglatigos la interago pro kiam la Lito de Jesuo malaperis.

Mi volis konstri ilin el tabulpleta ligno sed mi neniam iris por trovi unu por uzi. Tamen, mi uzis reuzitan lignon el mia detranĉaĵujo.  La apogiloj estas el la detranĉaĵujo sed por la flankoj mi segis iom el mia stoko de tirkestoligno. Gluo kaj maldikaj najloj kuntenas la kripojn. Mi traktis ilin per vinagro kaj fereroj por doni antikvecan aspekton kaj finpretigis ilin per unu tavolo da poliuretano.  Ĉiu mezuras ĉirkaŭ longe 30 coloj kaj larĝe 15 coloj (36cm oble 38 cm).

tabulpleto

Tabulpleto.

 

Tenujo por ornamaj ŝtonoj

rock stand 001

[Also available in English]

Antaŭ kelkaj jaroj mia filino iris kun sia lerneja klaso al loka muzeo pri mineraloj. Tie ŝi aĉetis du ornamajn ŝtonojn kaj donis ilin al mi kaj mia edzino (ŝia panjo). Dum unudu jaroj ili loĝis sur nia tirkestaro por vestoj. Fine, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro mia edzino petis ke mi faru ion por montrigi la ŝtonojn.

Mi uzis kelkaj diskoj kiuj restis post kelkaj projektoj lignaĵistaj. La granda peco estis de la granda truo ĉe la dorso de kestotamburo kaj la aliaj restis por uzo de la kloŝosegilo en iu projekto. Ĉiuj estas el krucligno. Por plibeligi la bazon, mi elsegis la cirklopartojn el la rando, denove per kloŝosegilo. En la tenujoj mi enboris truojn per borpinto Forstner.

Mi finpretigis ĝin per ŝpruclako kaj algluo de feltopeco al la malsupro.

-Ni faru ion el ligno!

Desupra vido de la tenujo.

Desupra vido de la tenujo.

La tenujo sen ornamaj sxtonoj.

La tenujo sen ornamaj ŝtonoj.

Unu speco de cirklosegilo.

Unu speco de kloŝosegilo.