Fari fret-dolcimeron, parto fina

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Kun la tuta instrumento kungluita, nun estas la tempo trakti iom da eroj. Unue mi priŝlifis la tuton, rondigante la akrajn angulojn. Mi uzis tre maldikan dorsosegilon el mia iletaro por streki la lokojn por la kordoj sur la ponteto kaj selo. Poste mi segos fendetojn tiuloke en kiuj sidos la kordoj. Legi plu

Fari fret-dolcimeron, parto 7a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

[Supre] Sur la nevidotan facon de la sontabulo, mi primezuris kaj elsegis la fendegon kiu lasos la sonon iri de la fingrotabulo al la sonkesto. Mi boris du truojn je la finoj de la onta fendego kaj sege konektis ilin per la saltsegilo. Tiel restas ‘ponto’ por forto en la sontabulo. Ĉar ĉi tiu parto ne videblos en la instrumento, mi ne zorgas pri la elŝiraĵo de la segvojo.

Legi plu

Fari fret-dolcimeron, parto 5a

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

Kiam mi antaŭe konstruis dolcimeron, mi penis aĉeti gitarajn agordilojn por munti sur ĝin. Mi estis malhelpita en tio ke la muzikbutikoj en mia loka regiono, tio estas la lokaj vendistoj ne vendas tiajn varojn al ordinaraj homoj. Ili feliĉe enprenos vian instrumenton kaj muntos la aferetojn por vi kontraŭ pago, sed ili ne simple vendos al vi la eron kiun vi volas aĉeti. Do, mi bezonis aĉeti la agordilojn per eBay kaj munti ilin sur mian hejmfaritan muzikinstrumenton.

Tial, ekde nun mi faros miajn proprajn agordkejlojn por ia kordinstrumento kiun mi konstruos. Jen kiel mi faris tiujn por la 4-korda dolcimero.

Legi plu

Fari stangokrampon: 5a parto

[Vidu la antaŭan parton]

[Available in English]

[Supre] Kaj jen mi forgestante foti paŝojn, sed ĉio bonas. Plu ŝraŭbu la ŝraŭbostangon ĉirkaŭ inter 2 kaj 3 coloj. Metu la makzeloparto kun la tratruo sur la stango kun la ŝraŭbostango tra ĝi. Metu platringon sur la ŝraŭbostangon kaj en la truon kiun vi boris. Algluu la ŝraxbingon al la finon de la ŝraŭbostangon. Legi plu

Fari stangokrampon: 4a parto

[Vidu la antaŭan parton]

[Available in English]

[Supre]  Renversigu la stangon por prezenti la subon. Metu ambaŭ makzelpartojn kontraŭ la kapo. Mezuru laŭ interspacoj de 2-coloj ekde la makzelo ĝis la fino de la stango. Efektive unu-colaj interspacoj pli bonus, sed fari tiel duobligus la nunan laboron.  Pli da noĉoj estas facile faritaj al la finita krampo. Uzante rondan raspilon elĉizu duoncirklajn noĉojn en la stangon. Notu:  Ne noĉu la stangon ĝis la tutfinon. Legi plu