Gitar-plektrujo

pick case 004

[Also available in English]

Mi faris ĉi tiun plektrujon el bloketo de kio mi pensas estas blanka kverkligno. La peco mem estis la sidaĵo de infana seĝo.

Komence, mi desegis longan pecon iom pli larĝa ol necese. Mi faris tion per la tablosegilo. Tiam mi desegis maldikan pecon por fari la kovrilon. Sekve mi tondsegis la pecojn pli proksime al la necesaj longoj. Legi plu

Ludilo turbo laŭ Steve Ramsey

IMG_3089[Also available in English]

Mi volis fari ian ludilon por mia nevo, (precize, li estas la filo de la nevo de mia edzino). Mi rememoris iom amuzigan filmon fare de Steve Ramsey en kiu li spertas malfacilan tempon penante torni simplan turbon. Ĝi estas anglalingva filmo, sed vi spektu ĝin. Ĝi ankoraŭ ridetigas min. [ligilo]

Do mi kungluis kverklignajn tabulpecojn, ortigis ĝin kaj muntis ĝin en mian hejmfaritan tornmaŝinon. Elektra borilo donas la turnadon sed la afero sufiĉe funkcias por ludi pri tornado. Legi plu