Ĉefpartoj de Elektra Retsegilo

scroll saw only letters

A. Klingostreĉilo                                              H. Tabla klinmontrilo

B. Prempieda krampo                                     I. Tabloklina krampo

C. Polvo(for)blovilo                                         J.  Ŝaltilo kaj Ŝaltilŝlosilo

D. Klingo                                                            K. Segtablo

E. Klingo(kramp)ŝraŭbo                                 L. Konektotubo por polvelsuĉilo

F. Klinga Fendoplato                                        M. Rapidoŝanĝilo

G. Prempiedo                                                    N. Motoro

 

Ĉefpartoj de Kurbsegilo

jigsawA. Elektra Kablo                                                     F. Klingoŝirmilo

B. ŜaltiloŜloso                                                          G. Klingo(kramp)ŝraŭbo

C. Ŝaltilo                                                                     H. Klingo

D. Rapidoŝanĝilo                                                      I. Konekttubo por polvelsuĉo

E. Lasergvidilo                                                          J. Bazplato

Ludaŭtoj

toy cars

[Also available in English]

Ĉi tiuj du lignajn aŭtojn mi faris por mia pranevo. Mi konstruis ilin el nova, pura pinligno por eviti la zorgojn pri kio eble estas en la ligno. Ĉiu bloko estis kungluaĵo de du 3/4 colaj tabulpecoj. Tiam mi desegnis krudan formon de aŭto kaj elsegis ĝin per la bendosegilo. Mi boris truon sufiĉe grandan por ne kapti infanajn fingrojn kaj boris truojn por la aksoj. Mi faris la radojn el ligno per la bormaŝino kun kloŝosegilo. Mi farbis ilin kun tempera farbo. Sendube ili nun rapidas trans la plankon en domo de mia nevo.

– Ni faru ion el ligno!

Unu speco de cirklosegilo.

Unu speco de kloŝosegilo.

Ĉefaj partoj de diskosegilo

circ saw

A. Ŝaltilo                                                         E. Elektra Kablo

B. Ŝaltila Ŝloso                                               F. Bazplato

C. Lasergvidilo                                               G. Removebla (Klingo) Ŝirmilo

D. Tenilo                                                         H. Diskoklingo

 

La Argano (Levmaŝino) Cranky

cranky-1

[Also available in English]

Mia juna filino, kiu kreadas mallongajn filmojn uzante siajn lignajn lud-trajnojn Thomas the Tank Engine, petis ĉu mi povis konstrui la karakteron Cranky the Crane. Mi diris ke certe mi povas fari ion similan.

Ĝi estas konstruita tute el ligno kiun mi jam havis. La nura aĉetendaĵo estis unu longe ses-colan (ĉ. 15 cm.) elektristan ŝraŭbotubon. La magneton por la prenkapablo de la levŝnuro mi prenis el forĵetota kapaŭskultilo. La magnetujo estas latuna tubista afero el mia stoko.

Estis iom defie  elpensi la dentoradan mekanismon kiu ebligas la tutcirklan turniĝon de lia kapo, sed ĝi bone funkcias. Verŝajne la ‘kapon’ de la aĉetebla karaktero Cranky estas facile fortirebla de infanoj. En mia esploro interreta mi trovis kelkajn plendojn pri tio. La kapo de mia faraĵo estas firme algluita.

Estas anglalingva filmo ĉe YouTube prezentante ĉi tiun finitan projekton.  Eble vi ĝuus ĝin.

– Ni faru ion el ligno!

Mallongaj Elektristaj Sxrauxbotuboj

Mallongaj Elektristaj Ŝraŭbotuboj

La Kapturniga Mekanismo

La Kapturniga Mekanismo

Por Komparo, Jen La Acxetebla Cranky

Por Komparo, Jen La Aĉetebla Cranky

 

Ĉefpartoj de Bormaŝino

drill press diagram- letters only

A. Ŝaltilo                                                                                G. Ĉuko

B. Distancila Mekanismo                                                      H. Tablo

C. Kovrilo por Rapidumaj Rimenoj kaj Pulioj                      I. Tabloklino Krampo

D. Elektra Motoro                                                                  J. Bazo

E. Premstango                                                                        K. Kolono

F. Leviga Kranko por Tablo

Mia simpla kruco

cross

[Also available in English]

Antaŭ unu pasinta Kristnasko mi faris la jenan krucon. Periode mi servas en mia preĝejo kiel helpanto al la pastro. Mi volis havi mian propran krucon por surporti kun la diserva robo anstataŭ unu el la kolekto de la preĝejo.

Mi uzis kverkolignon el malnova tabulpleto. Mi juntis la pecojn per krucjunto (neintenca vortludo) kion mi faris per la glitkesto kaj mia tablosegilo. La latuno en la mezo estas kvadratotubo en 1/8 cola kanelo. La randa latuno estas angulaĵo kiun mi tondis kaj algluis. Du ringoŝraŭbetoj je la dorso tenas la kolŝnuron por ke la nodo nevideblas.

– Ni faru ion el ligno.

Ringosxrauboj

Ringoŝraŭboj

Glitkesto sur tablosegilo

Glitkesto sur tablosegilo

Ĉefaj Partoj de Tablosegilo

tablesaw-anatomy-e

A. Glitila kanelo                                                H. Gvidrelo

B. Glitbevelilo                                                    I. Ŝaltilo

C. Klingoŝirmilo                                                 J. Elektra Motoro

D. Diskoklingo                                                    K. Alĝustigilo de Klingoklino

E. (Segvojo)Fendilo                                           L. Stablo

F. Kontraŭretromoviloj                                   M. Alĝustigilo de Klingoalteco

G. Klinga Fendoplato

Kvar submetaĵoj

coasters

[Also Available in English]

Mi faris ĉi tiujn antaŭ kelkaj jaroj kiam oni donis al mi iom da ligno de tabulpleto. Mi volis fari ion por mia bopatrino kiu ĵus translokiĝis de Florido ree al Novĵerzejo. Ili estas tre simple faritaj.

Mi prenis pecon da kverkoligna tabulo kaj tranĉis kvar kvadratojn proksimume 3.5 colajn (ĉ. 9 cm). Uzante la tabulsegilon mi faris segvojdikan kanelon, profunde .25 colan (ĉ. .6 cm). Mi faris tion .5 colon (ĉ. 1.3 cm) for de la rando. Poste mi sxlifis ilin kaj finpretigis ilin per linoleo.

La ujon mi faris el pecojn dike ĉirkaŭ .5 colajn (ĉ. 1.3 cm). Mi faris ĝin laŭ la grando de la submetaĵoj por ke ili povas stari en ĝi kaj resti preneblaj. Ĝi estas kuntenita tute per lignogluo.

– Ni faru ion el ligno!

tabulpleto

Tipa Tabulpleto