4-korda fret-dolcimero

4-string-dulcimer-001

[Also in English]

Post kiam mi eksciiĝis ke ni havos malgrandan Kristnaskon ĉi-jare, mi decidis konstrui por mia edzino la longe promestitan 4-kordan dolcimeron.  Antaŭ kelkaj jaroj mi faris por ŝi 3-kordan instrumenton,  [ligilo], sed mi celis ke ĉi tiu estu eĉ pli plaĉa.  Mi konstruis ĝin plejparte laŭ la instruoj en la anglalingva libro: Making Folk Instruments in Wood de Dennis Miles Waring. Legi plu

Muzikila lignobloko

IMG_2932[Also available in English]

Jen plua kazo kiam mi simple volis fari ion el ligno. Antaŭ kelkaj jaroj mi faris ion similian sed ŝajne mi ne plu havas foton de ĝi. Pasintjare nia komputilo ĉesis funkcii kaj perdiĝis kelkajn diversajn partojn de mia vivo.

Por ĉi tiu projekto mi prenis pecon da ligno, eble ĝi antaŭe estis flanko de tirkesto. Laŭ la koloro de la vejnaro, la speco verŝajne estas popla ligno. Legi plu

Fendotamburo – Filmo kaj Artikolo

[Also available in English]

Fendotamburo estas muzika instrumento en la frapinstrumenta familio. Tia instrumento estas kutime konstruita el bambuo aŭ ligno en formo de skatolo kun unu aŭ pli fendojn en la supro.

La plejmulto da fendotamburoj havas nur unu fendon, sed iom havas du aŭ tri fendojn en formo de la litero “H”.

Se la langoj havas malsamajn longojn aŭ dikecojn la tamburo produktas du malsamajn tonojn.

La deveno de la fendotamburo estas trovita en Afriko, Sudorienta Azio kaj Oceanio. En Afriko tiaj tamburoj strategie lokigitaj por bona sonsendo (T.E. Laŭ rivero aŭ en valo), oni uzis por longdistanca komunikado.

La Projekto

La ligno por ĉi tiu projekto estas dike unu centimetro kaj duono. Mi prenis ĝin de la vojflanko. Antaŭe ĝi estis tirkestaro. Vi povas uzi ian haveblan lignon laŭ tiu dikeco.

Prisegu la flankojn de la skatolo laŭ la desegno suba. Ne nun segu la supron nek subon por ke la grandoj estos ĝustaj.

Simpla Platjunto

Simpla Platjunto

La juntoj de la skatolo povas esti simplaj platjuntoj, sed mi faris rabatojn en la miajn por plifortigi la juntojn. Post mezuro por grando, segu la malsupron laŭ la spaco inter la flankoj. Kungluu la skatolon kun la malsupron kaj flankenmetu ĝin ĝis firmiĝo.

Duobla Rabetjunto

Duobla Rabetjunto

Nun segu la supron por ke ĝi iom pligrandas ol la skatolo. Per frezilo en stablo aŭ laŭ via preferata procedo, segu la 3 fendojn en la supron laŭ la desegno.

Sur la supro, mezuru por trovi la mezon inter la fendofinoj. Marku iom pli ol centimetron de la mezpunkto. Por la alia lango mezuru pluan centimetron ol la unua marko. Vi povas desegni malgrandajn kurbojn por ornamigi la sekvaj segojn.

Per kurbsegilo, mana aŭ elektra retsegilo (laŭ via prefero) segu laŭ la linio kiujn vi ĵus markis por krei la langoj de la tamburo. Ŝlifu la fendojn por makakrigi la fendojn.

Forprenu la krampojn de la skatolo (se la gluo jam firmiĝis) kaj rondigu la randon de la supro kaj la angulojn de la skatolo per frezilo. Nepre KONSERVU LA SUPRAJN RANDOJN DE LA SKATOLO ORTAJN ĝis vi algluos ĝin al la skatolo!

Nun kungluu la supron al la skatolon, centrigante ĝin egale kaj enkrampigu ĝin. Post ĝi firmiĝis, forprenu la krampojn kaj priŝlifu la tamburon antaŭ la finpretigo.

Vi povas finpretigi la fendotamburon per oleo, lako, poliuretano aŭ ŝelako.fendotamburo

Alklaku por plengrando.

Alklaku por plengrando.

-Ni faru ion el ligno!

Du-tona sonbloko

tone block 003

[Also available in English]

Jen unu el la projektoj kiujn mi unue imagis, kaj poste iris en la okupejon kaj faris.  Mi faris ĝin el ligno kiun mi jam havis ĉemane. La kapo estas el duoncola tirkestoligno. La dividbloko estas du dike 3/4 colaj blokoj kungluitaj. La tenilo estas peco da lignostango.  La batilo estas el lignostangoj. Mi formis ĝin per ŝlifado por pli plaĉiiga aspekto.

Kiel kutime mia edzino prenos ĝin por uzo en la klasĉambro.

-Ni faru ion el ligno!

Pluaj fotoj por klarigo pri la tonbloko:

tone block 004tone block 005tone block 006