Loko por Jesuo el Tabulpleta Ligno

creche 006[Also available in English]

nativity

Figuraro treege simila al la kompleto kiun ni havas por starigi por ĉiu kristnaska sezono.

Dum multaj jaroj ni havis lumigitajn figurojn de la Jesua Naskosceno sed ni ĉiam simple starigis ilin antaŭ nia domo. Estas ne eĉ iluzio de ŝirmejo por ili.

Kiel multaj aliaj aferoj, ĉi tiu projekto estadis en mia listo de farendaĵoj, sed ne tre proksima al la unua ero.  Ĉijare iu donacis al mi amaseton da tabulpleta ligno.

Antaŭnelonge mi kontrolis la veterprognozon kaj decidis ke eble jen estas la fina agrabla tago antaŭ ol la marvarmeta, venta aŭtuna vetero alvenos. Do mi decidis fari ĉi tiun projekton ĉar mi preferas labori grandajn projektojn ekstere.

Unue mi primetis la tabulojn rando ĉe rando kaj alfiksis ilin per lig-tabulo, gluo kaj najloj. Tiam mi angule metis du tabulojn ĉe la supro por ŝajnigi la tegmenton. Post mi desegis la ne bezonatajn pecojn, mi rimarkis ke la tabularo ŝajnis tro alta. Do mi desegis dek du colojn de la malsupron.

ATENDU! Fakte, mi, nu…  ‘planis’ tion, Jes, mi planis tion!

Do mi sege duonigis la desegaĵon (lauplane!) kaj segis angulon ĉe la supro kaj alfiksis ligtabulon por fortigi ĝin. Mi tiam alfiksis la kreitajn flankojn al la fono/dorso por ke ili povas movi iome.

Mi iom priŝlifis la projekton sed ne finpretigis ĝin. Mi volas ke ĝia aspekto estu veterumita, ne trenova. Espere mi ne devos ripari ĉi tiun ĝis pasos multaj jaroj.

-Ni faru ion el ligno!

creche 005

Vido de la dorso de la Kristnaska stalo.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s