Kesteto por mia filino

spalted box 008[Also available in English]

Mi ankoraŭ uzas lignon el mia stoko de belputra ulmoligno. Ĉitempe mi faris keston por mia filino. Dumtempe ŝi konservas kelkajn aĵojn por purigi sian tenoran tubjon, en kesteto el kartono. Mi pensis ke estas bona ideo se ŝi havu pli elegantan ujon por tiuj aferoj.

La grando estas cole 5 oble 5 oble 2, (centimetre 13 oble 13 oble 6) por la malsupro kaj la fermilo mi devis kunglui du pecojn ĉar la ligno estis mallarĝa. La juntoj estas bevelaj kaj laŭ mi ili aspektis tre bone. Malfeliĉe mi kovris la juntojn per pecojn da juglanda ligno.

Mi ornamis kaj iom plifortigis la angulojn per langetojn da juglanda ligno en kanelojn, sed ili estas apenaŭ videblaj en la belputra ulmligno.

Antstataŭ veraj ĉarniroj la fermilo pivotas per du latunaj najletoj.

Mi finpretigis la kesteton per kelkaj tavoloj da surbrosita poliuretano kiujn mi forfrotis per ŝtofopeco.

Mi donacos ĉi tion al mia filino je Kristnasko.

-Ni faru ion el Ligno!

spalted box 007

La kesteto fermita.

spalted box 012

La interno de la kesteto.

spalted 015

La kartona kesteto kun kio estos metita en la lignan kesteton.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s