Triangula Komputiltablo

img_0316

[Also available in English]

Jen plua el tiuj varoj kiujn oni nek povas aĉeti nek trovi bildon en la interreto (antaŭ nun.) Ĉi tiu  estiĝis ĉar iu en mia preĝejo volis ion kiu ebligus ke sxi povus stari ĉe la komputilo anstataŭ sidi ĉe la skribotablo. Mi decidis krei altan tablon kiu sidas ĉe la angulo de la skribotablo. (Vidu sube.)

Eble mi emas malsimpligi aferojn, aŭ eble io en mi volas krei ion originalan kiam eblas. Mi volis ke la tablo estu alte alĝustigebla kaj restu kiel eble plej ‘malferma.’ Mi trovis la suban bildon interrete, sed ĝi estas tro kvadrata kaj devis esti en la mezo de la laborspaco.

Do mi faris du flankojn kiuj estas kunligitaj per rabetjunto fortigita per ripoj intere. Ĉi tiuj, kaj la  tablotenantaj ripoj havas interspacon de 1 colo. La tabloj mem estas el cole .75 dika krucligno kun pinaj randoj. La plejmulto de la randaĵoj estas el desegaĵoj de antaŭaj projektoj. (Konservu ĈION!)

Mi ankaŭ volis fari ke la tabuleto por la musmato estu formetebla. Mi unue kontrolis por certiĝi ĉu la uzonto estas dekstra manulo, tiam mi komencis la desegnadon. (Jes ja, mi ne tute elplanis la aferon antaŭ ol eksegi lignon.) Le plej bona maniero estis ke ĝi pivoteblu. Se la tablo estus kvadrata mi farus ian retireblan aferon. Originale mi celis ke la tableto estu tenata ene aŭ etendite per fortaj magnetoj, sed ili ne sufiĉe efikis. Pro tio mi aldonis risort-riglileton al la tabuleto kaj du kaptilojn sub la ĉefa tablo. (tableto kun la risort-rigliletoj ne estas bildataj, bedaŭrinde.)

La finpretigo estas ŝpruclako.

Sube estas la devigaj bildoj de la kungluado kaj krampado. Notu la plejmultekostajn bluajn glubendajn krampojn!

— Ni faru ion el ligno!

har841471-small

Unu speco de risort-riglilo. Maldekstre estas la riglileto. Dekstre estas la kaptilo. La jena mallonga filmo eble iom klarigas la aferon. [ligilo]

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s