Ventornamaĵo pri kampara fervojado por konkurso

country railroading

[Also available in English]

Jen mia konkursaĵo por la Whirligig Wars (Ventornamaĵaj Militoj) en la jaro 2014. Farmisto penas puŝi bovinon el la trako sed li nur sukcesas suprenpuŝi la bovinpostaĵon. Samtempe lokomotive atendas por malblokiĝo de la vojo. Tio afero estis nemalofta okazo en ĉi tiu regionon antaŭ cent jaroj. La helicon mi farbis por aspekti kvazaŭ semaforaj aloj.

Mi ĝuis la faron de ĉi tiu projekto. Tamen, ĝi postulis pli da tempo ol mi antaŭvidis. Estas filmo kiu montras la ventornamaĵon movantan.  [Jen ligilo al la filmo]

Mi ne premiis en la konkurso.

-Ni faru ion el ligno!

Kampara Violonista Ventornamaĵo

fiddler whirligig

[Also available in English]

Ĉi tiun estas la unua ventornamaĵo kiun mi iam ajn faris. Je la tempo kiam ni unue transloĝiĝis en nian domon mi ekvolis konstrui ventornamaĵon pri kampara violonisto. En tiu tempo mi estis lernanto pri la violono kaj la penso de violonludanta ventornamaĵo plaĉis al mi. Tiam mi ne vere posedis iajn laborilojn por tiaj projektoj.  La plano ne evoluis preter surpapera desegnaĵo. Tiu restis fiksita al nia kuireja afiŝtabulo ĝis ni formetis ĝin en la subtagmenton post rearanĝo de la ĉambro.

Tamen, la ideo restis en mia menso ĝis mi serĉis nian bibliotekon por libroj pri konstruado de ventornamaĵojn. Mi trovis libron fare de Andrew Lunde kiu priskribas kiel fari la aferon, kiujn iloj uzi, kaj kiaj materialoj havindas por simplaj siluetaj ventornamaĵoj. Do mi aĉetis ekzempleron de tiu libro.

La libro estas tre helpema. Ĝi priskribas kiel fari la helicon kaj la bazon por tiuj ventornamaĵoj. Mi agis kontraŭ prodento. Anstataŭ fari unu el la ventornamaĵoj de S-ro Lunde por bone lerni la fundamentojn, mi enplonĝis kaj desegnis unu de mia propra plano.

Konfese, mi trovis la bazformon por mia projekto per bildoserĉo interreta pri ‘Fiddler Whirligig”. Mi paŭsis tiun bildon per komputilo kaj faris unu-du ŝanĝetojn. Mi faris ŝablonon el kartono por certiĝi ke la artikoj ĝuste funkcios kaj transpaŭsis ilin al ligno. La ligno por ĉi tiu ventornamaĵo estas tiu kiun mi jam havis ĉe mi, ordinaraj tabulpecoj kaj krucligno.

Laŭ S-ro Lunde mi devis aĉeti malgrandan ŝraŭbaĵigilaron (ŝraŭbenigilon kaj ŝraŭbaĵilon) kaj iom da latunaj stangetoj boltoj, ŝraŭbingojn kaj platringojn.

Post ĉio, mi nur diras ke la diabla afero funkcias. Estas plaĉe vidi ĝin moviganta de la ventetoj.

-Ni faru ion el ligno!

ŝraŭbaĵigilaro.

ŝraŭbaĵigilaro.

La Leĝo kaj Evangelio

 

law and gospel

[Also available in English]

Pro la 30a jaro post la Konsekro de mia pastro, mi volis fari ventornamaĵon por li. Post iom da penso, venis al mi la bildo de predikanto tenanta krucon kaj Biblion per la manoj. Ili balancas kiel balancopesilo kiam la vento blovas. La vosto estas bildo de nia preĝejo kvazaŭ vidata de la pastra domo.

-Ni faru ion el ligno!

Ventornamaĵo Birda

gilligig

[Also available in English]

Ĉi tiu estas ventornamaĵo en formo de birdo kiun mi konstruis por mia filino. Ĝi estas pli/malpli bona bildo de ŝia papageto kiu nomiĝas Gilligan (GI-li-gen). Por fari ĉi tiun ventornamaĵon mi serĉis bildon de fluganta papageto per la interreto. Mi poste uzis desegnaĵan redakt-programon por paŭsi la korpon kaj aparte unu flugilon.

Mi farigis la korpon mezuri longe 17 colojn (43 cm) ĉar unu acetebla birdo-ventornamaĵo mezuris tiom.  La flugilojn mi skaligis je 75 procento por fari pli plaĉan proporcion kontraŭ la korpo.

Mi uzis la paŭson por krei ŝablonon el kartono.  Mi tiam paŭsis la korpon sur duon-colan (1.25 cm) krucolignon kaj la flugilojn sur kvaron-colan (.5 cm) kruclignon.

La partojn mi elsegis per la bendosegilo, sed kurbsegilo ankaŭ taŭgus por tio.  Mi smirgis la randojn per smirgospindelo en la bormaŝino.  La metalaĵoj estas el latuno kaj kupro.

Post la farbado mi finpretigis ĝin per satena sprucprotektilo.  Mi donis ĝin al la filino je la datreveno de ŝia naskiĝtago.  Ĝi tre plaĉas al ŝi.

– Ni faru ion el ligno!

Smirgospindelo en bormasxino

Smirgospindelo en bormaŝino