Bendosegila korbo

basketbowl 001
[Also available in English]

Ĉi tiu projekto estas tre simpla sed mi forpuŝis la faron de ĝi dum longa tempo. Mi unue trovis la ideon en anglalingva filmo ĉe YouTube fare de Steve Carmichael.

Steve ankaŭ provizas seg-ŝablonon kiu tre faciligas la planadon.

Mi jam havis pecon da pinligna tabulo por la projekto, sed ĝi estis jam finpretigita per tinkturo kaj je tiu tempo mi ne volis forigi la finpretigon. Dum kelkaj monatoj la ŝablono sidis sur la tabulopeco. Post mi aĉetis botelon da ŝprucgluo, mi algluis la ŝablonon kaj prisegis la ringojn. Mi lasis la ringojn sur mia laborstablo (ĉiokolektejo) dum kelkaj semajnoj plu.

Antaŭnelonge mi decidis forŝifi la tinkturon per mia iom nova vag-rotacia ŝlifilo. Mi smirgis la randojn, internajn kaj eksterajn per ŝlifospindelo en mia bormaŝino. Tiam mi kungluis la segvojojn en la ringoj.

Mi reŝlifis la gluaĵojn kaj kungluis la korbon, metante unu guton da gluo sur ĉiujn kubutojn de la ringoj. Mi metis ĝin sur la laborstablo renverse por ke pezilo je la supro kunpuŝos la tuton. Post kiam la gluo firmiĝis mi priŝlifis la korbon denove.

Por la finpretigo mi uzis ŝpruclako, farante kelkajn tavolojn.

Smirgospindelo en bormasxino

Ŝlifospindelo en bormaŝino

Vagrotacia smirgilo

Vagrotacia ŝlifilo