Stakebla seĝo: Instruserio, 8a parto: La dorsaĵo

[Also available in English]

[Vidu la antaŭan parton de la instruserio]

[Sube] Prenante la dorsaĵon kiun mi kurbigis antaŭe, mi forskrapis la elpremaĵon de gluo ĉe unu rando. Kun tiu glata rando kontraŭ la gvidrelo de mia tablosegilo, mi segtondis la kontraŭan randon por glatigi ĝin.  Tiam mi faras same al la unuan randon.

Legi plu

Stakebla Seĝo: Instruserio, 3a parto: Prifrezado de la Laborpecoj

[Also available in English]

[Vidu la antaŭan parton de la instruserio]

[Sube] Kvankam mi aĉetis tabulojn plejparte sennodajn, ili ankoraŭ estis normalaj tabulojn kaj havis kelkajn malgrandajn nodojn. Per saĝa segado de la longecoj mi evitis multajn. Kiam mi segis la angulojn je la seĝokruroj mi fortranĉis eĉ pli. Mi uzas helpilon kiun mi faris por bone teni la krurojn por la anguleca segado.

Legi plu

Stakebla seĝo: Instruserio, 2a parto: kurba lamenaĵo por la dorsaĵo

[Also available in English]

[Vidu la antaŭan parton de la instruserio]

Mi volis frue fari la kurban lamenaĵon por ke ĝi bone firmiĝu dumnokte en la premilo.

[Sube] Mi lernis per vivsperto ke estas bona ideo protekti la eksterajn facojn de la lamenotaĵo per maskobendo. Alie, la elpremaĵo de gluo fiksiĝas al la facojn kaj tio postulas tempon por forskrapi ĝin. En la bildo sube mi uzas plastobendon ĉar mi ne plu havis larĝan maskobendon.

Legi plu

Stakebla Seĝo: Instruserio, 1a parto: Prisegado de la ligno

[Also available in English]

Jen paŝo post paŝo priskribo pri kunstruado de stakebla seĝo. Por ĉi tiu projekto mi komencas kun tabulo kiu mezuriĝas cole .75 oble 11.25 oble 8 futoj. Fakte mi konstruas 6 seĝojn, sed mi montros al vi nur unu. Mi komencas per transtranĉo de la tabulo ĉe la proksimuma mezo. Tio farigas la tabulon pli facile traktebla.

[Sube] Mi laŭlonge segis la tabulon en tri 3-colajn pecojn. Restos nur unu 2-cola peco kiun mi uzos poste en la projekto.

Legi plu