Senelektra plilaŭtigilo por poŝ-muzikludilo

ipod 001

[Also available in English]

Mi kreis ĉi tiun umon kiel eksperimento. Baze ĝi estas senelektra, akustika plilaŭtigilo por poŝ-muzikludilo aŭ multfunkcia poŝtelefono. Ĝi ankaŭ havas du skribilingojn kaj du malprofundajn fakojn por enteni paperkrampetojn, monerojn, elastajn ringojn, plektrojn, ktp. Legi plu

La invito

wood_carverĈu vi estas parolanto de Esperanto kaj ĝuas prilabori lignon? Se jes, kial ne montru viajn faraĵojn al aliuloj?  Mi volas montri viajn lignaĵistajn projektojn en ĉi tiu blogo. Se vi volas, sendu al mi mallongan artikolon pri via projekto.  Priskribu kiel vi faris ĝin, kial, kiam aŭ iun ajn faktojn pri ĝi. Ne forgesu sendi vian nomon, loĝlandon kaj almenaŭ unu foton de la finita afero.

Vi povas kontakti min ĉe ligneroj@gmail.com

La partoj de tornomaŝino

lathe parts letters A. Stablo                                                          I. Apogila bazo

B. Ĉefŝaltilo                                                     J. Apogilbaza ŝlosstango

C. Rapidoŝanĝilo                                            K. Prempinto

D. Motorkovrilo                                             L. Spindela ŝlosstango

E. Ĉuko                                                               M. Pintobloko

F. Diska rotaciigilo                                         N. Prempinta krankrado

G. Ilapogilo                                                        O. Prempinta ŝlosstango

H. Apogila ŝlosstango

Esperanto kaj Lignoprilaboro

ligneroj logo smLa celo de ĉi tiu blogo estas prezenti kaj registri informon pri la prilaboro de ligno. Mi planas fari filmojn ĉe YouTube pri ne malsimplaj projektoj.  Ĉi tie oni povas trovi detalajn informojn pri ĉiu projekto. Lignoprilaboro kaj Esperanto estas du ŝatokupoj kiujn mi multe ĝuas, do mi decidis kunligi ilin.

Post tempo mi havos kolekton da artikoloj en Esperanto pri ĉi tiu ŝatokupo. Tiam, eble mi eldonos la informon en libro.  Intertempe, oni havos la jenan blogon. Mi penas uzi nefakajn vortojn en la artikoloj por ke la nemetiistoj povas kompreni la priskribitajn aferojn.

– Ni faru ion el ligno!