Kesteto kun kovrilo por mia edzino

woodworking-031

[Available in English]

Jen kesto kiun mi unue faris por kaprico el tabulpletaĵo. La tabulo enhavis iom da belputro kaj estis sufiĉe longa por ke mi povis elekti partojn sen najlotruoj. La supropanelon mi faris el peco da tirkesto ligno.  Mi kredas ke ĝi estas acerligno pro tio ke la segado iom brulvunis la randojn.  La subo estas el maldika krucligno. Legi plu

Fari stangokrampon: 3a parto

[Vidu la antaŭan parton]

[Available in English]

[Supre] Prenu unu el la 3-colaj pecoj kaj metu ĝin sur la stango kaj antaŭ la krampokapo kiun vi antaŭnelonge gluis sur la stangon. marku la alton de unu el la flankopartoj de la kapo sur la 3-colan pecon. Notu bone: en ĉi tiu pozicio, la parto super la kapo estos la ‘fingroj’. Legi plu

Fari stangokrampon: 1a parto

img_3741[Available in English]

[Also available in English]

Antaŭnelonge mi konstruis du stangokrampojn. Ili estas el pinligno.  La plejmulto de miaj stangokrampoj estis similie faritaj.  Mi uzas ilin.  Ili ankoraŭ ne rompiĝis kaj ili kunpremas tabulojn dum kungluado. Se oni uzus pli fortan lignon la krampilo estus… nu, pli forta.

Notu bone: Mi konstruis ĉi tiujn per bazaj iloj.  Uzi pli  malbazajn ilojn rezultus en pli bonaspekta projekto.  Estas ĉiam multaj manieroj fari ion. Legi plu

Murŝranko por banĉambro

 

breto-[Also available in English]

Jen malnova projekto de kiam ni ĵus ekloĝiĝis en nia domo. Mi faris ĝin per nur mantenataj elektraj laboriloj. La frezilon kaj kurbsegilon mi certe uzis laŭmemore. Tiam mi ne jam havis tablosegilon, do mi ne certas ĉu mi tranĉis la tabulojn por longeco per la trapeza mansegilo aŭ la diskosegilo.

Ni bezonis bretaron en la banĉambro.  Mi ne scias ĉu tio estis peto de mi edzino aŭ ĉu mi simple klopodis fari ĝin. Mi emas pensi ke ĝi estis petata projekto. Legi plu

Bobenĉareto por ĝardena akvotubo

hose reel 042[Also available in English]

Nia najbaro konstruigis mureton laux nia tereno kaj la ŝtonoj por la masonistoj liveriĝis sur tabulpletoj. Tenante enkape ĉi tiun projekton, mi petis ke mi havu la tabulpletojn pro la ligno.  Mi malmuntis ilin. Post la sennajligo de la tabuloj mi ordigis ilin. La pli pezajn mi flankenmetis por ĉi tiu projekto. La malpli pezajn mi uzis por fari kovrilon por mia rubujejo.

hose reel 043 Legi plu