Bongaj kestotamburoj

bongo cajones

[Also available in English]

Mia kara edzino montris al mi bildon interretan de 40 dolara skatolo vendota kaj demandis ĉu mi povas fari unu-du por la klaso ĉe la lernejo. La katalogo nomis ĝin “bongo cajon” (bonga kestotamburo). Ĝi estas kestotamburo kiu grandas bongece. Ĝi havas malferman malsupron kaj estas ludebla per la manoj aŭ kaŭĉukokapaj maleoj.

Mi diris ke eblas se mi trovos la taŭgan lignon. Do mi notis la mezurojn el la katalogo kaj mane faris kelkajn desegnaĵojn por rememorigi min pri la projekto. Post kelkaj semajnoj mi vidis tirkestaron ĉe la vojflanko, lasita tie por la rubistoj. La flankoj de la tirkestoj estas dike .5 colo (metre ĉ. 13mm) kaj plej ofte el ligno (ne paperaĵo).

Mi forprenis kvar el la tirkestoj kaj portis ilin hejmen por disprenigo. La ligno segiĝis facile, sed mi kredas ke ĝi ne estas pinligno. Mi bevelis la segojn 5 gradojn por doni plaĉan formon kaj sidigis la finojn per rabatkaneloj. La supron mi faris el krucligno dike 1/8 cola (metre ĉ. 3mm). Ĝi devenis el la malsupro de tirkesto. Mi finpretigis ilin per poliuretano.

Okaze de vi ne jam rimarkis, mi faris du.

– Ni faru ion el ligno!

Skatoloj por etaj gurdoj

hurdy gurdies

[Also available in English]

Ni antaŭnelonge vizitis muzeon pri kolekto de muzikmaŝinoj, io ajn de gurdo ĝis memludanta piano. En la muzea butiko mia filino kaj bopatrino aĉetis etajn gurdojn. Ili malsimilas al mekanismo de muzikskatoleto ĉar oni devas krankadi ĝin por ludigi ĝin. Estas nenia risortaĵo streĉenda.

Mi estis petita konstrui kovrilon ĉirkaŭ tiu de mia filino kaj poste tiu de mia bopatrino. La unu de mia bopatrino ludas la melodion “You are my Sunshine” (Vi estas mia sunbrilo). Brila ideo ne venis al mi pri tio, do mi ornamis la skatolon per simbola suno. Mi desegnis la sunon per brulornamilo kaj uzis la farboj de mia filino por kolorigi ĝin.

La unu de mia filino ludas la melodion de la kanto “Yellow Submarine” (Flava Submarŝipo) de la Beatles. Ĉar submarilo estas longa mi faris ‘sektretan’ tirkesteton en la ŝia. Ĝi estas entenata per magneto.

Mi uzis la teknikon de eltondaĵgluado por ornami la filinan per la submarŝipo kaj bildoj de la kvar kantistoj en la filmo.

Ĉi tiuj estis amuzaj projektoj. Mi faris ilin el tre maldika krucligno el malnova, kaduka luddomo. Ili estas kuntenata tute per gluo. Mi finpretigis ilin per poliuretano.

-Ni faru ion el ligno!

Elektra brulornamilo kun kelkaj pintoj.

Elektra brulornamilo kun kelkaj pintoj.

Skatolo kun sekreta tirkesto malfermita.

Skatolo kun sekreta tirkesto malfermita.

gurdeto ekster skatolo.

gurdeto ekster skatolo.

Afrika (dikfingra) harpo

thumb piano

[Also available in English]

Mi faris ĉi tiun Afrikan Harpon unu someron post mi trovis la filmon de Steve Ramsey Make a Wood Thumb Piano. Kvankam mi ne strikte sekvis liajn instruojn, la filmo fakte inspiris min.

La skatolo mezuras ĉirkaŭ 5 coloj oble 7 coloj [12 cm oble 17 cm] kaj dike 1.5 coloj [4 cm]. Unu malaĉaĵo pri tia muzikilo estas ke la preciza grando ne gravas. Mi faris la mian por ke ĝi pli/malpli bone enmanteneblas.

La ligno estas pinligno kiun mi jam havis. La langoj estas tranĉitaj el tubista ŝtalbendo kiun mi trovis en mia stoko. Mi finpretigis ĝin per ŝpruclako.

La sontruo estas iom tro granda sed ĝi tamen bone funkcias. Iam estontece mi faros novan. Ĉi tiu loĝas en la lernejo de mia edzino. La infanoj tie ŝategas ĝin.

– Ni faru ion el ligno!

Tubista sxtalbendo.

Tubista ŝtalbendo.

Fret-dolcimero

306525-438x

[Also available in English]

Ĉi tiu estas manfarita fret-dolcimero kiun mi konstruis por donaci al mia kara edzino unu Kristnaskon. Farite sekrete, mi ankoraŭ miras ke ĝi finiĝis tiel bone.  Mi trovis instruojn pri kiel fari ĝin en la libro de Reader’s Digest, Back to Basics.  Tenante mian kutiman nekonformulemon, la sonkeston  mi faris el pinligno anstataŭ ia ekzotika  speco de malmola ligno.

La fretplato venis el peco da kverkoligno kiun mi prenis el malnova tabulpleto.  La ponteton kaj selon mi faris el dorso de malmola kaŭĉuka kombilo.  La agordiloj estas tiaj por gitaro kaj la fretdratoj estas tiaj por banĝo. Ambaŭ mi bezonis aĉeti.

La keston videbla en la bildo mi konstruis.  Mi faris ĝin el maldika krucligno.  Laŭ mia muzikista edzino la sono de la dolcimero bonas. Ŝi fakte ludis ĝin en mezlerneja prezento de la muzikalo The Secret Garden.

Iam estontece mi volas konstrui novan fret-dolcimeron.  Kiam tio okazos, mi ankaŭ faros filmon pri la konstruado.

-Ni faru ion el ligno!

La kordankra fino

La kordankra fino

La agordila fino (agordila kapo)

La agordila fino (agordila kapo)