Benko por pupoj

benches etc 004

[Also available in English]

Ĉi tiu estas malnova projekto kiun mi faris en jaro 2012. Ĉar ĝi rilatas al la projekto kiun mi ĵus finis, mi pensas ke konvenas ke mi afiŝu ĝin nun.

Mia edzino petis ke mi faru pupobenkon por du germanaj pupoj porcelanaj kiujn oni donis al nia filino. Mi trovis la projekton en libro en nia loka biblioteko do decidis provi la aferon. Tiu tempo estis antaŭ ol mi sciis pri la gloro trovi lignon je dikeco duoncola ĉe la vojflanko. Pro tio la benketo estas farita el ¾ cola ligno. Tial ĝi aspektas iom blokeca. La juntoj ne tre bonas, nek la finpretigo. Jen suba foto kiu montras mian unuan provon pri hirundvosta junto. La junto ĉe la alia fino aspektas iom pli strikta. Mi farbis la mebleton bruna ĉar la ligno jam havis tinkturon sur ĝi kaj mi ne volis forigi ĝin.

– Ni faru ion el ligno!

Mia unua hirundvosta junto ne tre bonas.

Mia unua hirundvosta junto ne tre bonas.

Pupoj sur la benko.

Pupoj sur la benko.

Piedtamburo / kestotambureto

stomp box

[Also available in English]

Mi konstruis ĉi tiun piedtamburon laŭ la filmo (anglalingva) de Steve Ramsey. Ĝi estis amuzan projekton, kaj ĝi donis al mi kialon uzi mian helpilon por foldtranĉoj! La piedtamburo povas esti ludata per mano aŭ maleetoj, sed kutime oni frapas ĝin piede. Mi faris la tintilstangon el rompita tamburino. Krom la kaŭĉukaj piedetoj, la ligno estis el mia stoko de detranĉaĵoj. La duoncola (12.7 mm) kaj 1/8 cola (3.175 mm) krucligno venis el forĵetita tirkesto kiun mi trovis.

-Ni faru ion el ligno!

Simpla helpilo por foldtrancxoj.

Simpla helpilo por foldtranĉoj.

Fendotamburo

fendotamburo

[Also available in English]

Ĉi tiun fendotamburon mi faris kiel provaĵo. Mi faris ĝin el ligno kiun mi trovis ĉe la vojflanko, forĵetitaj tirkestoj. Ĉar en tiu tempo mi ne jam havis rabotmaŝinon, estis kunvena trovi lignon kiu dikas malpli ol duoncole (12.8. mm) Mi kredas ke ĝi ne estas simpla pinligno.

Mi ne volis junti per simplaj platjuntoj aŭ eĉ beveljuntoj, do mi uzis la frezilon muntitan  en stablo por rabeti la finojn de ĉiu flanko. Mi kungluis ilin orte. Mi ne certas kiel nomi tian junton, eble ‘duobla rabetjunto’? Konfese, la juntojn ne perfektas, sed sufiĉe bonas. Ĝi estas tute kuntenitaj per gluo. Mi finpretigis ĝin per 3 tavolojn da poliuretano kaj 4 glufiksaj piedoj.

La tamburo mezuras ĉirkaŭ 5.5 colojn oble 11 colojn kaj staras alte 3 colojn (metre ĉ. 14 cm oble 28 cm oble 7.6 cm). Mi lasis la lignon determini la grandon, pro tio mi nomis ĝin provaĵo. Ĝi fakte estas iom malgranda kompare al aĉeteblaj fendotamburoj, sed ĝi bone fukcias. Mi montris ĝin al mia muzikinstruisto edzino kaj ŝi diris ke ĝi pli bonas ol la aĉeteblaj! Jen kial la mizikilaj konstruaĵoj ne plenigas nian domon. Ili preniĝas al la lernejo de mia edzino kie ili estas uzataj kaj ĝuataj de la lernantoj.

– Ni faras ion el ligno!

Beveljunto

Beveljunto

Platjunto

Platjunto

Duobla Rabetjunto

Bongaj kestotamburoj

bongo cajones

[Also available in English]

Mia kara edzino montris al mi bildon interretan de 40 dolara skatolo vendota kaj demandis ĉu mi povas fari unu-du por la klaso ĉe la lernejo. La katalogo nomis ĝin “bongo cajon” (bonga kestotamburo). Ĝi estas kestotamburo kiu grandas bongece. Ĝi havas malferman malsupron kaj estas ludebla per la manoj aŭ kaŭĉukokapaj maleoj.

Mi diris ke eblas se mi trovos la taŭgan lignon. Do mi notis la mezurojn el la katalogo kaj mane faris kelkajn desegnaĵojn por rememorigi min pri la projekto. Post kelkaj semajnoj mi vidis tirkestaron ĉe la vojflanko, lasita tie por la rubistoj. La flankoj de la tirkestoj estas dike .5 colo (metre ĉ. 13mm) kaj plej ofte el ligno (ne paperaĵo).

Mi forprenis kvar el la tirkestoj kaj portis ilin hejmen por disprenigo. La ligno segiĝis facile, sed mi kredas ke ĝi ne estas pinligno. Mi bevelis la segojn 5 gradojn por doni plaĉan formon kaj sidigis la finojn per rabatkaneloj. La supron mi faris el krucligno dike 1/8 cola (metre ĉ. 3mm). Ĝi devenis el la malsupro de tirkesto. Mi finpretigis ilin per poliuretano.

Okaze de vi ne jam rimarkis, mi faris du.

– Ni faru ion el ligno!

Skatoloj por etaj gurdoj

hurdy gurdies

[Also available in English]

Ni antaŭnelonge vizitis muzeon pri kolekto de muzikmaŝinoj, io ajn de gurdo ĝis memludanta piano. En la muzea butiko mia filino kaj bopatrino aĉetis etajn gurdojn. Ili malsimilas al mekanismo de muzikskatoleto ĉar oni devas krankadi ĝin por ludigi ĝin. Estas nenia risortaĵo streĉenda.

Mi estis petita konstrui kovrilon ĉirkaŭ tiu de mia filino kaj poste tiu de mia bopatrino. La unu de mia bopatrino ludas la melodion “You are my Sunshine” (Vi estas mia sunbrilo). Brila ideo ne venis al mi pri tio, do mi ornamis la skatolon per simbola suno. Mi desegnis la sunon per brulornamilo kaj uzis la farboj de mia filino por kolorigi ĝin.

La unu de mia filino ludas la melodion de la kanto “Yellow Submarine” (Flava Submarŝipo) de la Beatles. Ĉar submarilo estas longa mi faris ‘sektretan’ tirkesteton en la ŝia. Ĝi estas entenata per magneto.

Mi uzis la teknikon de eltondaĵgluado por ornami la filinan per la submarŝipo kaj bildoj de la kvar kantistoj en la filmo.

Ĉi tiuj estis amuzaj projektoj. Mi faris ilin el tre maldika krucligno el malnova, kaduka luddomo. Ili estas kuntenata tute per gluo. Mi finpretigis ilin per poliuretano.

-Ni faru ion el ligno!

Elektra brulornamilo kun kelkaj pintoj.

Elektra brulornamilo kun kelkaj pintoj.

Skatolo kun sekreta tirkesto malfermita.

Skatolo kun sekreta tirkesto malfermita.

gurdeto ekster skatolo.

gurdeto ekster skatolo.

Ludaŭtoj

toy cars

[Also available in English]

Ĉi tiuj du lignajn aŭtojn mi faris por mia pranevo. Mi konstruis ilin el nova, pura pinligno por eviti la zorgojn pri kio eble estas en la ligno. Ĉiu bloko estis kungluaĵo de du 3/4 colaj tabulpecoj. Tiam mi desegnis krudan formon de aŭto kaj elsegis ĝin per la bendosegilo. Mi boris truon sufiĉe grandan por ne kapti infanajn fingrojn kaj boris truojn por la aksoj. Mi faris la radojn el ligno per la bormaŝino kun kloŝosegilo. Mi farbis ilin kun tempera farbo. Sendube ili nun rapidas trans la plankon en domo de mia nevo.

– Ni faru ion el ligno!

Unu speco de cirklosegilo.

Unu speco de kloŝosegilo.

La Argano (Levmaŝino) Cranky

cranky-1

[Also available in English]

Mia juna filino, kiu kreadas mallongajn filmojn uzante siajn lignajn lud-trajnojn Thomas the Tank Engine, petis ĉu mi povis konstrui la karakteron Cranky the Crane. Mi diris ke certe mi povas fari ion similan.

Ĝi estas konstruita tute el ligno kiun mi jam havis. La nura aĉetendaĵo estis unu longe ses-colan (ĉ. 15 cm.) elektristan ŝraŭbotubon. La magneton por la prenkapablo de la levŝnuro mi prenis el forĵetota kapaŭskultilo. La magnetujo estas latuna tubista afero el mia stoko.

Estis iom defie  elpensi la dentoradan mekanismon kiu ebligas la tutcirklan turniĝon de lia kapo, sed ĝi bone funkcias. Verŝajne la ‘kapon’ de la aĉetebla karaktero Cranky estas facile fortirebla de infanoj. En mia esploro interreta mi trovis kelkajn plendojn pri tio. La kapo de mia faraĵo estas firme algluita.

Estas anglalingva filmo ĉe YouTube prezentante ĉi tiun finitan projekton.  Eble vi ĝuus ĝin.

– Ni faru ion el ligno!

Mallongaj Elektristaj Sxrauxbotuboj

Mallongaj Elektristaj Ŝraŭbotuboj

La Kapturniga Mekanismo

La Kapturniga Mekanismo

Por Komparo, Jen La Acxetebla Cranky

Por Komparo, Jen La Aĉetebla Cranky