Konstrui fret-dolcimeron, parto 1a

[Also in English]

Vidu la tutan serion ĉi tie! [ligilo]

Kiel gvidilo mi prenis la mezurojn kaj instruojn por ĉi tiu el la libro: Making Folk Instruments in Wood de Dennis Miles Waring. Mi pensas ke mi nur vagos de la instruoj en tio ke mi uzos hejm-faritajn agorgkejlojn anstataŭ meĥanikajn agordstiftojn.

[Supre] La supro kaj la flankoj estas faritaj el malmola ligno. La sola malmola ligno kiun mi havas en sufiĉa kvanto estas el la mahoganaj preĝbenkoj kiujn mi akiris antaŭ mezlonge. Mi bezonas iom maldikan lignon do mi resegas tabulon de la ĝusta longo en duonojn. Ĉi tiuj du pecojn mi kungluos flankon al flanko por fariĝi la malsupro (aŭ dorso) de la muzikilo. Parenteze, ĉi tiu estas la unua fojo por kiu mi bezonis uzi la premdentaron kiun mi faris tuj post kiam mi aĉetis la tablosegilon.

[Supre] Estas plej sekure kiam oni resegas tabulon per la tablosegilo segi plejparte tra la tabulon, kaj tiam fini la segadon per mansegilo. Poste mi rabotis la elstaraĵon de ĉi tiuj permane kvankam  la pecoj estos rabotitaj per rabotmaŝino por aldikigo.

[Supre] Jen la dorsaj pecoj estas kungluitaj por krei panelon ĝustalarĝan.

[Supre] La bazaj pecoj estas elsegitaj kaj estas pretaj por la rabotado, tondado, formado, ktp.  Ĉi tiuj estas la dorso, flankoj, finblokoj kaj fingrotabulo el mahogano.  La supro estos al mola ligno. Mi havas pecon da ia ligno kiun mi prenis el tirkestaro por tio, sed mi ne certas specife kia ligno ĝi estas. Nur mankas unu fortigilo kaj la agordkejloj.

[Vidu la aliajn partojn!]

— Ni faru ion el ligno!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s