Kesto kiu indas je la donaco de mia filino

img_4487

[Also in English]

Antaŭ kelkaj jaroj mia filineto donis al mi ilaron kiel Kristnask-donacon kiun ŝi aĉetis ĉe la lernejo. Ĝi estis perfekta donaco por mi, kaj ĝi montris veran pensemecon de ŝi. En tiu tempo iel mi sciis ke mia destino estis iam fari ĉi tiun projekton. Tre lastatempe tiu tago alvenis.

img_4485Mi primetis la partojn de la kompleto sur lignodesegaĵon por vidi kie bone sidos cxio kaj kiel granda la peco devos esti. Mi paŭsis la manilon kaj prisegis la spacon por ĝi per mia elektra retsegilo. Sekve mi boris malprofundajn truojn por enteni la diversajn pintojn kaj boltingojn. La eta etendstango postulis ke mi enĉizi fendon en la lignon. Mi faris tion per zorga mezurado, prudenta pensado kaj uzado de mia frezilo por frezi la fendon.

En la komenco mi intencis konstrui keston kun ĉarnirhava kovrilo ĉirkaŭ ĉi tiu pleto, sed la ligno kiun mi segis por la flankoj estis ne sufiĉe alta.  Post iom da pensado, mi decidis glui la pleton sur pli grandan bazon kaj uzi la kestoparton kiel forpreneblan kovrilon.  La supra panelo estas el klara plasto muntita en rabeto. Mi finpretigis la lignon per tavoloj da linoleo.

Kiam ĝi sidis en ŝranko en mia okupejo mi neniam pensis pri uzi ĉi tiujn laborilojn.  Eble nun mi memoros.  La nura zorgo estas ke la iloj estas el malforta metalo kaj plasto.  Ili estas iel uzeblaj, sed ne por rompturno de boltoj, ktp.

Nun mia filino havas 17 jarojn kaj ŝi lernadas kiel stiri aŭton. En la venonta Aŭtuno ŝi foriros al la universitato. Tiam mi sentos la mankon de ŝi.

[Sube] Deva bildo de la kungluado.

— Ni faru ion el ligno!

img_4488

Kesto kun la kovrilo forprenita

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s