Kesteto kun kovrilo por mia edzino

woodworking-031

[Available in English]

Jen kesto kiun mi unue faris por kaprico el tabulpletaĵo. La tabulo enhavis iom da belputro kaj estis sufiĉe longa por ke mi povis elekti partojn sen najlotruoj. La supropanelon mi faris el peco da tirkesto ligno.  Mi kredas ke ĝi estas acerligno pro tio ke la segado iom brulvunis la randojn.  La subo estas el maldika krucligno.

woodworking-032

La ĉarniro ĉe la malantaŭo de la kesto estas hejmfarita.

La kesto estis farita unupece. Post la gluo firmiĝis mi desegis la supran parton por krei la kovrilon. Mi provis kelkfoje  krei ian fermilon por la kovrilo, sed ne sukcesis. Fine mi aĉetis unu ĉe loka artmetiista butiko. Tamen, la etaj ŝraŭboj kun la fermilo ne plaĉis al mi, do mi muntis ĝin per mallongigitaj latunaj najletoj. Feliĉe mi sukcesis pri la hejmfaritaj ĉarniro.

La finpretigo estas per Danish oleo. La kesto entenos kelkajn ritmajn muzikilojn kiujn mi faris por donaci al mia edzino kun la kesto. Ŝi instruas muzikon en lernejo kaj la lernantoj ĝuas la muzikilojn.

— Ni faru ion el ligno!

woodworking-034

Advertisements

4 thoughts on “Kesteto kun kovrilo por mia edzino

  1. Belege, belege via kesto !
    Hodiaŭ, ne , jam de kelkaj tagoj mi pensis pri vi kaj pri via lando. Hodiaŭ eble la tuta mondo rigardas al Usono. Kia aĉo ! Mi nur esperas, ke el tiu ĉio unuan tagon elvenos ion pozitivan. Sed nun, por la proksima estonteco mi deziras al vi kaj via familio la plej bonan, kaj ke vi povas plulabori ligne….
    Amike
    Jens

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s