Fari stangokrampon: 6a parto

[Vidu la antaŭan parton]

[Available in English]

[Supre] Segu la pecon da plata ŝtalo en pecojn longe 3.35 colaj. Per fajlilo malakrigu la segitajn randojn kaj iome rondigi la angulojn.

[Supre] Marku punkton proksimume 3/8 co. de ĉiu fino de la ŝtalo. Boru truojn diametre .25 co. tiujloke. Uzu punktilon por ke la borilo ne vagu komence. La truo estos pli facile borita se vi unue boros gvidtruon per malpligranda borilo, tiam uzu la .25-colan borilon. Forfajlu la raspajn randojn.

[Supre] Nun prenu la formetitan pecon kun la angulo. Boru truon diametre .25 co. je punkto 1 cole for de la subo kaj la plata fino. Uzante la ŝraŭbojn, ŝraŭbingojn, platringojn, kaj la ŝtalpecojn kunmuntu la moveblan haltblokon kiel montrita.

[Supre] Por certigi ke la ŝraŭbingoj ne malŝraŭbiĝu vi povas uzi epoksirezinon, aŭ ŝraŭbaĵgluon (Loktite.) Tamen mi uzis la punktilon por iom fuŝi la ŝraŭbaĵon ĉe la fino de la ŝraŭbo.  Nun metu la haltblokon sur la stangon.

[Vidu la finan parton]

— Ni faru ion el ligno!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s