Fari stangokrampon: 3a parto

[Vidu la antaŭan parton]

[Available in English]

[Supre] Prenu unu el la 3-colaj pecoj kaj metu ĝin sur la stango kaj antaŭ la krampokapo kiun vi antaŭnelonge gluis sur la stangon. marku la alton de unu el la flankopartoj de la kapo sur la 3-colan pecon. Notu bone: en ĉi tiu pozicio, la parto super la kapo estos la ‘fingroj’.

[Supre] Per la alia 3-cola peco, metu ĝin en la ‘fingro’ loko de la peco kiun vi ĵus markis. Metu ĝin meze inter la pecoflankoj kaj marku ĉirkaŭ ĝi paŭse.

[Supre] kunkrampu la du 3-colajn pecojn kaj ‘iel’ elĉizi la lokon inter la ‘fingroj’. Mi uzis borilon, segilon, ĉizilon, kaj raspilon. La celo estas ke la pecoj povas moviĝi sur la stango.

[Supre] ŝraŭbu la ŝraŭbostangon tra la ŝraŭbingon nur ke ĝi elstaru iomete ĉe la alia fino. Tenu unu ‘fingropecon’ (nun ni nomu ilin makzelpecoj) kontraŭ la elstaranta ŝraŭbostango kaj frapetu ĝin per martelo por fari kaveton en la facon.

[Supre] Kunkrampu la makzelpecoj. Certigu ke la fingroj agordiĝas. Laŭ la kaveto en la faco de unu parto, boru truon por la ŝraŭbostango TUTE TRA NUR UNU MAKZEOPARTON, sed nur iomete en la duan parton.

[Supre]Malkrampu la pecojn kaj boru truon agorde al la platringoj duonprofunde en unu parton kaj pli malprofunde en la alia parto.

[Supre] Nun la gluo certe firmiĝis.  Forsegu la elstarantan parton de la kapo (la 2-cola peco). Tiam rondigu la dorson de la kapo.  Por tio mi uzis raspilon.

[Vidu la sekvan parton]

— Ni faru ion el ligno!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s